Perkupa estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Edelény.
Perkupa situas sur mildaj deklivoj, laŭ ĉefvojo Sajószentpéter-Turňa nad Bodvou, laŭ fervojo Tornanádaska-Miskolc. Szendrő troviĝas 10, Miskolc 49 km-ojn.
La unua mencio devenis el 1340 en formo "Precopa". En 1562 la turkoj bruldetruis la vilaĝon. En 1896 la fervoja linio atingis la vilaĝon. En la 20-a jarcento oni minadis tie gipson kaj anhidriton. La lasta estas natura sterko. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto.