La Permi-triasa amasa formorto estis amasa estingiĝo okazinta antaŭ ĉirkaŭ 250 milionoj da jaroj kaj difinas la limojn inter la periodoj nomataj Permio kaj Triaso. Temas pri la plej granda formorto kiun suferis la planedo Tero. En ĝi malaperis preskaŭ 95 % el la maraj specioj kaj 70 % el la surteraj vertebruloj. Pro la malmulta biodiverseco rezultinta post ĝi, la vivo bezonis multege da tempo por rekuperi sin. Multnombraj evoluaj branĉoj de la viv-arbo estis fortranĉitaj, postlasante malmultajn disponeblajn reprezentantojn por reloĝigi la planedon. Pro tiu ĉi kialo, dum longa tempo, la tero estis nura dezerta loko regata de la fungoj.
La kaŭzoj de ĉi tiu biologia hekatombo ankaŭ estas nekonataj por la scienco. Pluraj hipotezoj konkuras: ekstrema vulkana aktivado, frapo de granda asteroido, la eksplodo de supernovao proksima kaj la liberigo de grandaj kvantoj da forceja gaso kaptita en la fundoj de la oceano en formo de metan-hidratoj.
Dum longa tempo oni pensis ke la amasa formorto estis laŭgrada procezo kiu daŭris milionojn da jaroj sed novaj evidentaĵoj montras ke la evento daŭris malpli ol unu miliono da jaroj, inter 252,3 kaj 251,4 millonoj da jaroj (ambaŭ valoroj kun ±300 000 jaroj), kio estas tempo relative mallonga kompare kun la amplekseco de la geologia skalo. En la tuta mondo la vivantaj organismoj suferis la malpliiĝon de la loĝantaro, kio ŝajnas indiki ke ĝi estis tutmonda fenomeno kaj ne loka; kaj tuja, ne laŭgrada. La novaj evidentaĵoj akiritaj el la stratumoj en Gronlando montras spurojn pri duobla formorto. La unua el ili, pli milda, okazis naŭ milionojn da jaroj antaŭ la fino de Permio. Tiu ĉi duobla formorto igis pensi la sciencistojn ke la amasa formorto daŭris plurajn milionojn da jaroj.