Perokso-unusulfata acido | ||||
Kemia strukturo de la Perokso-unusulfata acido | ||||
3D Kemia strukturo de la Perokso-unusulfata acido | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 7722-86-3 | |||
ChemSpider kodo | 2035480 | |||
PubChem-kodo | 2754594 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | Blankaj kristaloj | |||
Molmaso | 114078 g mol−1 | |||
Denseco | 2239 g/cm3 | |||
Fandopunkto | 45 °C | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Risko | R35 | |||
Sekureco | S36 S30 S45 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H290, H314 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P280, P301+330+331, P305+351+338, P308+310 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Perokso-unusulfata acido, hidrogena persulfato aŭ H2SO5, ankaŭ konata kiel acido de Karo, estas koroda acido, likva sub meditemperaturo, kombinaĵo de hidrogeno, oksigeno kaj sulfuro (VI), kun kvaredra strukturo, unu el la plej fortaj konataj oksidigantoj kaj alte eksplodema. Ĝi eksplode reakcias kun acetono, alkoholoj, kaj aromataĵoj tiel kiel benzeno, anilino kaj fenolo. Kiam hejtata ĝis malkomponiĝo ĝi eligas toksajn fumojn de sulfura duoksido.
Persulfata acido estis unue priskribita en 1898 de la germana kemiisto, Henriko Karo, kiu ankaŭ disvolvis plurajn aliajn sintezojn tiel kiel indulino, eozino, fuksino, aŭrino, aktidino, rodamino, indigo, metilena bluo[1], alizarino, ruĝo-anilino kaj aliaj pigmentoj.[2] La kompanio Baeyer, Eugen Bamberger (1857-1932) kaj aliaj akademiuloj multe uzis tiun produkton. Henriko Karo estis ankaŭ unu el la fondintoj de la gudro-tinktura industrio, kaj en Anglio, kaj en Germanio.
Peroksounusulfata acido uzatas kiel desinfektilo kaj purigaplikaĵoj en naĝeja traktado kaj purigo de dentoprotezoj. Alkalo-metalaj saloj persulfata acido trovas aplikojn en senligninigo[5] de ligno.
Acido de Karo estas tre eksplodema, kaj simile al ĉiuj fortaj oksidigagentoj, peroksounusulfata acido devas stokiĝi for de organikaj kombinaĵoj tiel kiel ketonoj kaj eteroj pro tio ke ĝi peroksidigas la substancojn, kreante alte malstabila molekuloj tia kia acetona peroksido.
|