Persona | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Persona |
Originala lingvo | sveda lingvo |
Kina aperdato | 18 okt. 1966, 16 mar. 1967 |
Ĝenro | arta filmo, filma dramo |
Kameraado | Sven Nykvist |
Reĝisoro(j) | Ingmar Bergman |
Produktisto(j) | Ingmar Bergman |
Scenaro | Ingmar Bergman |
Loko de rakonto | Svedio |
Muziko de | Lars Johan Werle |
Rolantoj | Bibi Andersson • Liv Ullmann • Gunnar Björnstrand • Margaretha Krook |
Produktinta firmao | SF Studios |
IMDb | |
Persona estas sveda psikologia drama filmo de 1966, verkita kaj reĝisorita de Ingmar Bergman kaj stelulita de Bibi Andersson kaj Liv Ullmann. La filmo estis priskribita kiel psikologia dramo,[1][2][3] horora,[4][5] psikologia horora,[6] melodrama,[7] kaj eksperimenta filmo,[8][9][10] kun elementoj kiuj direktas al modeloj de arta kino.[11][12] Ĝi estis kategoriigita ankaŭ kiel tragedio, kaj Profesoro Robert Boyers verkis "Persona estas filmo, sed ĝi estas certe nia plej pura moderna ekzemplo de tragedia arto".[13]
Kun elementoj de psikologia hororo, Persona estis celo de konsiderinda analizo, interpretado kaj debato. La filmo, pro siaj temoj de dueco, freneco kaj persona identeco, estis interpretata kiel priskribanta la Jung-a teorio de personoj kaj esploras kinon, privampira mitologio, lesbanismo, patrineco, aborto kaj aliaj temoj. Ankaŭ menciindas la eksperimenta stilo de ĝia enkonduko kaj rakonteco. Tiu enigma filmo estis nomata la Monto Everest de kina analizo; laŭ la kin-historiisto Peter Cowie, "Ĉio kion oni diras pri Persona povas esti kontraŭdira; ankaŭ la malo povas esti prava". La profesoro Thomas Elsaesser ligis tiun filmon al la Monto Everest kaj al Citizen Kane en sia eseo por The Criterion Collection.[14] Cowie estis citita de la fakulo Frank Gado kaj la eldonisto Lloyd Michaels, kiu trovis iome da troigo en la aserto de Cowie sed samopiniis pri la sento de la defioj de interpretado.[15][16]
Bergman verkis Persona havante Ullmann kaj Andersson en menso por la ĉefaj roloj kaj de ideo esplori iliajn identecojn, kaj filmis ĝin en Stokholmo kaj Fårö en 1965. En produktado, la filmistoj eksperimentis per efektoj, uzante fumon kaj spegulon por enkadrigi unu scenon kaj kombini la vizaĝojn de la ĉefaj roluloj en postproduktado por unu sceno. Andersson defendis sekse klaran monologon en la scenaron, kaj reverkis partojn el ĝi.