La petazo (malnovgreke: ὁ πέτασος) estis simpla kapvesto de vojaĝanto en antikva Grekio. Ĝi konsistis el duonsfero kun rando kiu donus protekton kontraŭ la suno.[1]
La grekoj opiniis ke ĝi estis de tesalia deveno. Kune kun la klamido ĝi estis portata de la efeboj en la gymnasion.
La romianoj uzis la petazon (petasus) por protekti sin kontraŭ la suno en la teatro.