Peter Altenberg, kun vera nomo Richard Engländer (naskiĝinta la 9-an de marto1859 en Vieno, mortinta samloke la 8-an de januaro1919) estis fama aŭstra verkisto. Li estis sub la influo de la movado Jung-Wien.
La filo de grandkomercisto interrompis en 1880 post nesukcesoj ĉe la fakultatoj jura kaj medicina la studadon kaj iĝis metilernanto en librovendejo en Stuttgart. Baldaŭ li provis denove studi en Graz, sed vane. Kuracisto de la patro dungita konstatis en 1882 hipersentivecon de la nerva sistemo kaj deklaris lin netaŭga por profesia agado.
Meze de la 80-aj jaroj li interrompis la kontakton kun la familio kaj vivis kiel bohemiano. Ekde 1890 li estis regula gasto en la viena kafejo Griensteidl, kie li amikiĝis kun la kulturhistoriisto Egon Friedell kaj renkontis Karl Kraus, Alfred Polgar, Arthur Schnitzler kaj aliajn aŭtorojn de la Juna Vieno.
Depost 1910 li la plej grandan parton de la vivo estis en mensmalsanulejoj, ofte ankaŭ kontraŭvole kaj pro instigo de sia frato.
La verko de Altenberg senescepte konsistas el mallongaj prozaĵoj, kiuj malfacile klasifikatas laŭ ĝenroj literaturaj. Ili estas momentaj fotografioj de la urbo Vieno je la komenco de la 20-a jarcento (fin de siècle). La talento de Altenberg estis pentri per etaj penikstrioj grandajn bildojn: nur mallongaj aludoj kaj indikoj igis la leganton krei mem la urban universon tiuepokan, finpentri la pentraĵojn.
Ideologie Altenberg estas neŭtrala; li nur montras ĉion buntece kun ĉiuj kontraŭdiroj kaj antagonismoj. Gravan rolon ludas impresoj, koloroj, flaroj, odoroj, etosoj. Li estas konsiderita kiel unu el la plej gravaj reprezentantoj de la literatura impresionismo.
Die Selbsterfindung eines Dichters. Briefe und Dokumente 1892–1896. Eldonis kaj komentis Leo A. Lensing. Wallstein, Göttingen 2009, ISBN 978-3-8353-0552-6
Egon Friedell: Ecce Poeta. S. Fischer, Berlin 1912; Diogenes, Zürich 1992, ISBN 3-257-22543-1
Egon Friedell (eld.): Das Altenbergbuch. Wiener Graphische Werkstätte, Wien 1921
Karl Kraus (eld.): Peter Altenberg. Auswahl aus seinen Büchern. Schroll, Wien 1932; Insel Taschenbuch, Frankfurt am Main 1997, ISBN 3-458-33551-X
Wolfgang Kraus (eld.): Peter Altenberg: Das Glück der verlorenen Stunden. Auswahl aus dem Werk. Kösel, München 1961
Helga Malmberg: Widerhall des Herzens. Ein Peter Altenberg-Buch. Langen-Müller, München 1961
Felix Mitterer: Der Narr von Wien. Aus dem Leben des Dichters Peter Altenberg. Ein Drehbuch, Residenz Verlag, Salzburg 1982, ISBN 3-7017-0304-3
Gisela von Wysocki: Peter Altenberg. Bilder und Geschichten des befreiten Lebens. Europäische Verlags-Anstalt, Hamburg 1994, ISBN 3-434-50049-9
Heinz Lunzer: Peter Altenberg – Extracte des Lebens. Einem Schriftsteller auf der Spur. Residenz, Salzburg 2003, ISBN 3-7017-1320-0
Christian Rößner: Der Autor als Literatur. Peter Altenberg in Texten der ‚klassischen Moderne‘. Peter Lang (= Helicon, 32), Frankfurt am Main 2006, ISBN 3-631-54965-2
Ricarda Dick: Peter Altenbergs Bildwelt. Zwei Ansichtskartenalben aus seiner Sammlung. Wallstein, Göttingen 2009.
Thomas Markwart: Die theatralische Moderne. Peter Altenberg, Karl Kraus, Franz Blei und Robert Musil in Wien, Hamburg 2004.