Peter Ewart | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de majo 1767 en Dumfries kaj Galloway |
Morto | 15-an de septembro 1842 (75-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Universitato de Edinburgo |
Familio | |
Frat(in)o | Joseph Ewart (en) |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero |
Peter EWART (14a de Majo 1767 – 15a de Septembro 1842) estis brita inĝeniero kiu estis influa por la disvolvigo de la teknikoj de turbinoj kaj de teorioj de termodinamiko.
Li gradiĝis el la Universitato de Edinburgo kaj eklaboris en industrio kun Matthew Boulton kaj James Watt por kiuj ĉirkaŭ 1790 li estis agento en Manĉestro. Samtempe li negocis je sia propra konto en maŝinaro kion li profitis por la adapto de la energio al la vapormotoroj de Boulton & Watt.[1]
Poste li laboris en partnereco kun Samuel Oldknow por blankigo de kotono kaj presado de kalikoto. Poste li revenis al inĝenierado kaj en 1798 li eklaboris en partnereco kun Samuel Greg, kaj instalis plinovigan akvoradon.
Ĉirkaŭ 1811 li ekdediĉis al propraj negocoj kaj al scienca teoriumado pri varmo, laboro kaj energio.