Peter HÄRTLING (naskiĝis la 13-a de novembro 1933 en Chemnitz, mortis la 10-an de julio 2017 en Rüsselsheim) estis germana ĵurnalisto kaj verkisto. Li verkis eseojn, poemojn, dramojn, rakontojn kaj romanojn por infanoj. De 1973 ĝismorte li vivis en Mörfelden-Walldorf (distrikto Groß-Gerau de la germania federacia lando Hesio), iom sude de Frankfurto-ĉe-Majno.
Tia estis Hirblo: kiel Hirblo venis en la hejmon, kial li estas malsimila
ol aliaj, kaj ĉu estas eble helpi al li / Hertlingo Petro. - 1-a eldono
Esperantigita. - Gerlingen: eldonejo Bleicher, [1992]. - 94 p.
ISBN 3-88350-508-0
Originalo: Das war der Hirbel
Avinjo: la rakonto pri Kalle, kiu perdas siajn gepatrojn, kaj lia avino
decidas zorgi pri li / Peter Härtling. Bildoj de Peter Knorr. [Trad.
kaj eld.: Nora Caragea]. - 1-a eldono - [Frankfurt am Main: Caragea, 2000]. -
79 p. : ilustr.
ISBN 3-00-006168-1
Originalo: Oma