Peter Ozsváth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de oktobro 1967 (57-jaraĝa) en Dallas |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Princeton |
Familio | |
Patro | Istvan Ozsváth (en) |
Patrino | Zsuzsanna Ozsváth (en) |
Okupo | |
Okupo | matematikisto universitata instruisto |
Peter Steven Ozsváth estas usona matematikisto, profesoro, membro (ekstera (2016)) de Hungara Scienca Akademio. Lia hungareca nomo laŭ hungarlingve kutima nomordo estas Ozsváth Péter [oŝvAt].
Peter Ozsváth [1] naskiĝis la 20-an de oktobro 1967 en Dallas (Teksaso).
Peter Ozsváth akiris bakalaŭron en Universitato Princeton en 1989, li doktoriĝis (Ph.D) en 1994 samloke. Liaj stacioj estis Kalifornia Instituto de Teknologio, Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley, Institute for Advanced Study, Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley, Universitato Princeton, Universitato Kolumbio. Li okupiĝas precipe pri topologio. Li ricevis usonan premion en 2007.