Petra tombejo (germane: Petersfriedhof) troviĝas ĉe la Arkiabatejo Sankta Petro en Salcburgo, Aŭstrujo. Krom la tombejo de la Monaĥinejo Nonnberg ĝi estas la plej malnova kristana entombigejo.
Tre verŝajne ĝi samaĝas kiel la apuda klostro de la benediktanoj. Komence ĝi servis nur al la entombigo de anoj de la monakejo; la unua mencio dokumenta estas okaze de la cedo de la entombigada rajto fare de lia arkiepiskopa moŝto Konrado de Abenberg de marto 1139. La areo tiam estis pli malgranda ol nun aŭ havis alian formon ĉar troviĝis tiutempe inter la Kruco-kapelo kaj la konventa preĝejo la monaĥaj ĉambroj. La plej malnova slabo videbla ĝis nun estas por abato Dietmar († 1288). De 1300 oni havas tomboŝtonon kun familia blazono kaj la enskribo Hie leit her Man Gaerr.... Ambaŭ objektoj estas nun en la klostro de la monaĥejo.
Multaj anoj de mezepokaj dinastioj kuŝas ĉi tie. Menciindas ankaŭ la tombo de Werner von Raittenau zu Langenstein (1593), la patro de Wolf Dietrich von Raitenau. Mezepoka tombokripto por monaĥoj malkovriĝis en 1865 kiu tuj poste reŝlosis onin mure. Sub la regado de abato Petro (1436–1466) la komplekso ricevis ĉirkaŭbaraĵon kaj abato Beda Seeauer (1753–1785) proklamis la unuan publikan tombejregularon.
En decembro 1878 anoncis oni la ĉeson de entombigoj. Pri la sekvoj de la ekmalfunkcio oni tiam ne pensis ĉar jam en 1900 la kadukoj bone videblis. Tiam kelkaj eĉ planis partan neniigon por havi pli da spaco por funikularo je Citadelo Hohensalzburg. Tion malhelpis la obstinaj benediktanoj mem. Ĝis 1930 la ordeno kune kun kriptoluprenantaj familioj zorgis pri la tombejo. La magistrato agnoskis tiajn seriozajn atentojn kaj repermesis en marto 1939 novajn entombigojn.
Danke al idilieca situo ĉe la piedo de la citadela monto kaj la pitoreska medio, kiu ĉiam denove invitas al novaj malkovroj kaj inspiroj, la tuton ege ŝatis pentristoj kaj poetoj de la 19-a jarcento. Sekvas du ekzemploj poeziaj.
Der Salzburger Kirchhof[1]
(Nikolaus Lenau)
O schöner Ort, den Toten auserkoren
Zur Ruhestätte für die müden Glieder!
Hier singt der Frühling Auferstehungslieder,
Vom treuen Sonnenblick zurückbeschworen.
Wenn alle Schmerzen auch ein Herz durchbohren,
Dem man sein Liebstes senkt zur Grube nieder,
Doch glaubt es leichter hier: wir sehn uns wieder,
Es sind die Toten uns nicht ganz verloren.
Der fremde Wandrer, kommend aus der Ferne,
Dem hier kein Glück vermodert, weilt doch gerne
Hier, wo die Schönheit Hüterin der Toten.
Sie schlafen tief und sanft in ihren Armen,
Worin zu neuem Leben sie erwarmen;
Die Blumen winkens, ihre stillen Boten.
St.-Peters-Friedhof[2]
(Georg Trakl)
Ringsum ist Felseneinsamkeit.
Des Todes bleiche Blumen schauern
auf Gräbern, die im Dunkel trauern –
doch diese Trauer hat kein Leid.
Der Himmel lächelt still herab
in diesen traumverschlossenen Garten,
wo stille Pilger seiner warten,
es wacht das Kreuz auf jedem Grab.
Die Kirche ragt wie ein Gebet
vor einem Bilde ewiger Gnaden,
manch Licht brennt unter den Arkaden,
das stumm für arme Seelen fleht –
Indes die Bäume blüh'n zur Nacht,
daß sich des Todes Antlitz hülle
in ihrer Schönheit schimmernde Fülle,
die Tote tiefer träumen macht.
La t.n. katakomboj alireblas okcidente de la kripto-arkadoj tra la kava loko Communegruft. De tie ĉi sorkondukas ŝtuparo ĝis du kapeloj duonnature elstarantaj el la montaro. Parte ili estis surmasonitaj poste. Ĉe Communegruft estas ankaŭ la tomboj de la fratino de Wolfgang Amadeus Mozart, Nannerl. Amiko ŝia estis la komponisto Michael Haydn kiu ankaŭ kuŝas tie ĉi.
Konstruiĝis la arkadaj tombaroj nr. IV-VII ĉ. 1625, la nr. IX-XXIV inter 1615–1626 kaj la nr. XXV-LIV inter 1626–1630. Kreintoj estis ĉefe la masona mastro Christoph Gottsreiter dume la epitafoj kaj la gisfera finiĝikradaro datumas de inter la 17-a kaj la 20-a jarcentoj.
Malantaŭ la kripto-arkadoj ripozas:
La talentita kortega ŝtonskulptisto kaj masonisto Sebastian Stumpfegger (li laboras por Johann Bernhard Fischer von Erlach) ĝuas pri tombo kun sep krucoj. La senpieca onidiro ke temas pri ses de li murditaj edzinoj malĝustas ĉar temas pri nur kvar edzinoj kaj du krucoj signas la tombon de la gepatroj.
Interesa estas ankaŭ la teksto sur tombo de muzea kuratoro el la jaro 1870: Froh gelebt, kein Scherz verdorben, – Viel geplagt und nichts erworben, – Viele Freunde, wenig Geld – War sein Loos auf dieser Welt.[4]
Elstaruloj en la vicaj tomboj