Petrohrad (germane Petersburg) estas municipo en Ĉeĥio, kiu troviĝas en distrikto Louny. Vivas ĉi tie 627 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jesenice, Kryry, Vroutek, Krty, Hořovičky kaj Kolešov.
- En sudokcidenta rando de la municipo situas kastelo Petrohrad el la dua duono de 17-a jarcento, en kiu ekde la jaro 1952 funkcias psikiatria kuracigejo
- ruino de burgo Petrohrad (Petršpurk)
- kapelo de Ĉiuj sanktuloj
- kapeleto - direkte al Jesenice
- dia torturo
- agrikultura korto - kontraŭ la kastelo
- bierfarejo – ĝi situas norde de la municipo ĉe ŝoseo al Černčice; kultura kaj teknika memorindaĵo
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 092 |
---|
1880 | 1 241 |
---|
1890 | 1 194 |
---|
1900 | 1 232 |
---|
1910 | 1 281 |
---|
1921 | 1 458 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 1 590 |
---|
1950 | 929 |
---|
1961 | 1 055 |
---|
1970 | 1 029 |
---|
1980 | 853 |
---|
1991 | 729 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 690 |
---|
2014 | 657 |
---|
2016 | 643 |
---|
2017 | 657 |
---|
2018 | 645 |
---|
2019 | 647 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 656 |
---|
2021 | 678 |
---|
2022 | 645 |
---|
2023 | 635 |
---|
2024 | 627 |
---|
Rokoj de Petrohrad, kiuj troviĝas en la katastro de municipo en ĉirkaŭaĵo de burgoruino Petrohrad (Petršpurk), estas fama montogrimpista areo. Ĉi tieaj muroj, turetoj kaj ŝtonegoj estas maksimuume 10–15 metroj altaj kaj ili estas kreitaj de vulgargrejsa granito.[1] La granitaj ŝtonegoj en tiu ĉi regiono donas precize idealajn kondiĉojn por praktiki boŭlderadon.
Partoj de municipo Petrohrad (3) |
---|
|
|