Peñalver | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Alkario | ||
Poŝtkodo | 19134 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 181 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 35′ N, 2° 53′ U (mapo)40.582777777778-2.8880555555556Koordinatoj: 40° 35′ N, 2° 53′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 950 m [+] | ||
Areo | 81,31 km² (8 131 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Peñalver [penjalBER] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 181 loĝantoj sur areo de 81,31 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2,2 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas peñalveros respektive peñalveras.
Peñalver situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 950 m super marnivelo; je 34 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 81,31 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°34′58″N 2°53′17″Ok. Najbaras la municipoj Yélamos de Abajo, San Andrés del Rey, Berninches, Fuentelencina, Moratilla de los Meleros, Tendilla, Romanones kaj Irueste.
La Ordeno de Sankta Johano, konata ankaŭ kiel Ordeno Hospitalema, senjorlandi la setlejon pro donaco de la reĝo Alfonso la 8-a fine de la 12-a jarcento. El tiu ordeno restis la kruco kiu estas la bildo kaj de la flago kaj de la municipa blazono.
Laŭ la legenda tradicio, ĉirkaŭ la jaro 1226, du kavaliroj de tiu Militordeno, kiu ĉasis en monto inter Tendilla kaj Peñalver estis surprizitaj de enorma ŝtormo ke ili protektiĝis en la arbaro kaj alvokis la Virgulinon, kiu aperis al li sur saliko kaj savis ilin el la ŝtormo. La kavaliroj fondis tie ermitejon dediĉita al la Virgulinon de la Salceda (salikejo), kiu poste kaj pro fondo fare de la franciskano Pedro de Villacreces, transformóiĝis fine de la 14-a jarcento en la monaĥejo de minoraj observantoj de Sankta Mikaelo de la Salceda, nuntempe en ruinoj kie profesiis Diego de Alcalá kaj la estonta kardinalo Francisco Ximénez de Cisneros.
Dum la Enlanda Milito, la 8an de januaro 1937, Peñalver suferis intensan bombardadon fare de la faŝisma-frankisma aviadilaro, kio okazigis 15 mortojn, inter kiuj 6 infanoj.[1]
Post la Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 1950 al 178 en 2016, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Peñalver, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Peñalver kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 181 en 2024.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.