Phaenicophilus

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Phaenicophilus
Nigrakrona palmotanagro, Phaenicophilus palmarum
Nigrakrona palmotanagro, Phaenicophilus palmarum
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fenikofiledoj, Phaenicophilidae
Genro: Fenikofiloj, Phaenicophilus
Strickland, 1851
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Phaenicophilus (Fenikofiloj) estas genro de birdoj kiuj estis iam metitaj en la familio Thraupidae, sed estas nuntempe metita en la familio de Hispaniolaj tanagroj, nome Phaenicophilidae (Fenikofiledoj). Ties membroj estas konataj kiel palmo-tanagroj.

La genro Phaenicophilus estis enkondukita de la angla geologo kaj naturalisto Hugh Edwin Strickland en 1851.[1] La tipa specio estis post nomita Nigrakrona palmotanagro.[2]

La genro enhavas la jenajn speciojn:[3]

Bildo Scienca nomo Ordinara nomo Distribuado
Phaenicophilus palmarum Nigrakrona palmotanagro Haitio kaj Dominika Respubliko
Phaenicophilus poliocephalus Grizkrona palmotanagro Haitio kaj Dominika Respubliko

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (1851) “Ornithological notes”, Contributions to Ornithology 3-4, p. 103–104 [104]. 
  2. (1970) Check-list of Birds of the World 13. Museum of Comparative Zoology.
  3. Caribbean "tanagers", Wrenthrush, Yellow-breasted Chat. IOC World Bird List Version 14.1. International Ornithologists' Union (Decembro 2023). Alirita 22a de Januaro 2024 .