Phalaborwa | |||
---|---|---|---|
urbeto | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 1389 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 13 108 (2011) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 56′ S, 31° 7′ O (mapo)-23.93333333333331.116666666667Koordinatoj: 23° 56′ S, 31° 7′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 435 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Phalaborwa [+] | |||
Phalaborwa (malofte Ba-Phalaborwa, Palabora) estas grandurbo en Sudafriko, en Provinco Limpopo.
Phalaborwa situas sur montetaro en la norda, nordorienta parto de la lando. Pretorio troviĝas 351, Johanesburgo 395, Durbano 656, Bloemfontein 756, Port Elizabeth 1237, Kaburbo 1658 km.
Jam en la 5-a jarcento lokaj triboj minis kaj fandis diversajn ercojn en tiu loko. La eŭropanoj komencis minadi kuprojn en 1904.
En Phalaborwa gravas minado de kuproj kaj iomete ankaŭ aliaj ercoj. Estas menciinda ankaŭ la turismo. En la urbego oni produktas la faman likvoron Amarula.
Phalaborwa-on ne tuŝas la plej gravaj ĉefvojoj.
Phalaborwa havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 19-27 °C (la plej varma urbo en la lando). La varmo en januaro kulminas kaj malkulminas en julio. Jare pluvas po 529 mm. La pluvo januare kulminas kaj junie malkulminas.
Phalaborwa estas elirpunkto al Nacia Parko Kruger. La minejo estas 2000 metrojn larĝa, la plej granda en la mondo.