Philippe SANDS (Londono, la 17-an de oktobro 1960) estas brita-franca juristo, advokato, aŭtoro kaj universitata profesoro ĉe Universitato-Kolegio de Londono. Ekde la 5-a de februaro 2018, Sands estas la prezidanto de la angla PEN-Klubo[1] kaj estrarano de la Hay Festival of Arts and Literature [2]. Sands ankaŭ estas tre serĉata fakulo ĉe novaĵservoj kiel ekzemple la BBC, CNN, Sky News, Al-Ĝazira, la Financial Times kaj The Guardian.
Kiel specialisto pri homaj rajtoj kaj internacia juro, li funkcias kiel konsilisto kaj aktivulo en multaj internaciaj tribunaloj. Sands defendis kazojn antaŭ la Internacia Kortumo, la Internacia Tribunalo pri Marjuro, la Kortumo de Eŭropa Unio, la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj kaj la Internacia Puna Kortumo[3].
Sands funkcias kiel konsilisto kaj mandatulo pri ekzemple demandoj rilataj al la imuneco de nunaj kaj iamaj ŝtatestroj de la jurisdikcio de naciaj kaj internaciaj tribunaloj. Li estis implikita en kelkaj el la plej gravaj internaciaj procesoj, de Pinochet ĝis Guantanamo.
Li ankaŭ arbitraciis antaŭ la Internacia Centro por Arbitracio de Investaj Disputoj (ICSID) kaj la Kortumo por Arbitracio en Sporto (CAS)[4].
En novembro 2020, grupo de internaciaj juristoj prezidataj de Sands kaj Florence Mumba komencis redakti leĝproponon por krimigi ekocidon, la detruon de ekosistemoj[5].
Sands estas la aŭtoro de pluraj libroj pri internacia juro, inkluzive de