Pianorulaĵo aŭ notrulaĵo estas komunikilo, kiu provizas meĥanikan muzikinstrumenton per stirinformaĵoj. Estis ankaŭ la unua komunikilo, kiu povis esti produktata facile kaj kun ŝanĝiĝa muziko. Male al la antaŭe uzata stiftrulaĵojn oni povis produkti industrie kaj kopii la notrulaĵon kaj per tio disponigi al la klientoj aktualan muzikon.
Oni uzis kaj uzas notrulaĵojn ĉe „elektra piano“, ekzemple ĉe „pianolo“, ĉe orkestrionoj, kaliopoj, kermesorgenoj, gurdoj kaj - kvankam nur maloftege - ĉe aparte konstruitaj staciaj fajfilorgenoj.
M. Welte & Söhne enkonstruis en siajn orkestrionojn ekde 1883 la unuajn paperrulaĵojn[1]. Notrulaĵoj estis produktataj ekde ĉ. 1897 grandkvante. Precipe por gurdoj oni ankoraŭ nuntempe konstruas truobendojn kun aktualaj aranĝaĵoj. Nov- kaj kopipremtranĉadoj por historiaj muzikinstrumentoj estas kutimaj.
Kio ĉe notrulaĵoj estas kodita kiel truoskribo, principe ankaŭ estas elektronike konservebla. Ekde la komenco de la 1980-aj jaroj meĥanikaj muzikinstrumentoj ankaŭ estas stirataj per elektronaj komponantoj. Ĉi tiuj plejparte prilaboras MIDI-datenojn, kiuj enhavas ĉiujn regfunkciojn. Trans elektromagnetaj valvoj la MIDI-informoj, selektataj de aparta programo, estas realigitaj en meĥanikajn-pneŭmatikajn impulsojn. Komputilaj programoj, kiuj ebligas prilabori MIDI-dosierojn, ofte havas rigardfunkcion por la muzikdatenoj, kiu similas al la premtranĉa bildo de notrulaĵoj.
La selektado de la informoj, konservitaj en notrulaĵo, fariĝas kutime per pneŭmatika-meĥanika maniero. Je tio ekzemple la atmosfera aero estas ensuĉata tra la premtranĉaj truoj kaj ekigas per premodiferenco en la interno de la valvoj stirimpulson. Alikaze la palpado okazas per la t.n. defluoprincipo (oftas en la gurdokonstruo). Je tio la premata aero (nomata vento) estas forblovata tra la truoj en la bendo. Jen ankaŭ la ekesta premdiferenco en la ventkesto kaŭzas, ke regfunkcio estas aktivata.
Post kiam komence centoj da entreprenoj en ĉi tiu ĝis post la unua mondmilito haŭsa negoco produktis notrulaĵojn de plej diversaj formatoj kaj truaĵoj, la usonaj produktantoj interkonsentiĝis en 1909 pri normo, la t.n. Buffalo Convention.
Igor Stravinski formis negocan kaj muzikan rilaton kun la franca pianofabrikanta entrepreno Pleyel. Pleyel esence agadis kiel lia agento por kolekti meĥanikajn tantiemojn pro liaj verkoj kaj havigis al li monatan enspezon kaj studion ĉe siaj ejoj en kiuj li povus labori kaj ricevi amikojn kaj negocajn konatulojn.[2] Laŭ la terminoj de lia kontrakto kun la entrepreno, Stravinski interkonsentis aranĝi (kaj iel re-komponi) multajn el siaj komencaj verkojn por la Pleyela, nome la marko de Pleyel por pianolo.[3] Li faris tion tiel ke li faris kompletan uzadon de ĉiuj el la 88 notoj de la piano, sen konsidero al la homaj fingroj aŭ manoj. La rulaĵoj ne estis registritaj, sed estis anstataŭe markitaj laŭ kombino de manuskriptaj fragmentoj kaj manskribaj notoj fare de Jacques Larmanjat, muzika direktoro de la ruldepartamento de Pleyel. Inter la komponaĵoj kiuj estis eldonitaj por la Plejelaj pianorulaĵoj estas la jenaj La konsekro de la printempo, Petruŝka, La Fajra Birdo kaj La Najtingalo. Dum la 1920-aj jaroj, Stravinski registris rulaĵojn Duo-Art por la Aeolian Company kaj en Londono kaj en Novjorko, ne ĉiuj el kiuj estis survivintaj.[4]