Piedras Albas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Kacereso | ||
Komarko | Tierra de Alcántara | ||
Poŝtkodo | 10991 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Francisca Prieto Cano | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 130 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 26 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 47′ N, 6° 56′ U (mapo)39.7842055-6.9261791Koordinatoj: 39° 47′ N, 6° 56′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 363 m [+] | ||
Areo | 5 km² ( 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Piedras Albas (Cáceres) [+] | |||
Piedras Albas (Blankaj ŝtonoj) estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso (Cáceres) kaj la regiono Ekstremaduro. La municipan nomon respegulas la blazono, kiu bildigas olivarban branĉon. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 130 loĝantoj sur areo de 5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 26 loĝantoj/km². La suma loĝantaro estas malpli da dekono de la loĝantaro kiu estis meze de la 20-a jarcento, antaŭ elmigrado (ĉirkaŭ 1 500). La loĝantoj nomiĝas piedrasalbeños.
Piedras Albas estas situa en la okcidenta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierra de Alcántara, je altitudo de 363 m kaj je nur 7 km de Portugalio; je 74 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 124 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 4,54 km². Estas enklavo ene de la municipa teritorio de Alcántara.
Agrikulturo kaj brutobredado. Iam estis dogano.
Je 7 km en direkto al Portugalio estas natura landlimo de la rivero Erjas, kie estas ponto, kopio de la fama romia ponto de Alcántara.
La zarzuelo Luisa Fernanda estis verkita en tiu vilaĝo kaj parto de la agado okazas en la ĉirkaŭaĵo de la landlimo en bieno nomata "La Puente".