Pierre Claude François Daunou | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 18-an de aŭgusto 1761 en Boulogne-sur-Mer | ||||
Morto | 20-an de junio 1840 (78-jaraĝa) en Parizo | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Le Président de la Convention nationale vd | ||||
Okupo | politikisto • arkivisto • historiisto • profesoro vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pierre Claude François DAUNOU (Franca prononco: [doNU]; 18a de aŭgusto 1761 – 20a de junio 1840) estis franca politikisto de la Franca Revolucio kaj de la Imperio. Verkisto kaj historiisto, li servis kiel nacia arkivisto dum la Imperio kaj la Resurtronigo, kontribuis per unu volumo al la verko "Histoire littéraire de la France", kaj publikigis pli ol du dek volumoj de prelegoj kiujn li faris en la katedro de historio kaj etiko en la Kolegio de Francio.
Li ekkarieris kiel pastro kaj instruisto pri beletro, filozofio kaj teologio en kelkaj religiaj universitatoj. Poste li aliĝis al la Revolucio el la flanko de la klerikaro, estis modera, voĉdonis kontraŭ ekzekuto de la reĝo kaj alproksimiĝis al la Ĝirondanoj, pro kio li suferis malliberecon dum preskaŭ unu jaro. oste li partoprenis en redakto de konstitucio kiu rezultis en la Direktoraro kaj de tiu kiu rezultis en la Konsularo. En la finaj jaroj de sia kariero li dediĉis sin ĉefe al verkado.