Pierre Jeanneret | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de marto 1896 en Ĝenevo |
Morto | 4-an de decembro 1967 (71-jaraĝa) en Ĝenevo |
Lingvoj | franca • hispana |
Ŝtataneco | Svislando |
Familio | |
Edz(in)o | |
Parencoj | Le Corbusier (kuzo aŭ kuzino) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto dezajnisto |
Pierre JEANNERET (22a de Marto 1896 – 4a de Decembro 1967) estis svisa arkitekto kiu kunlaboris kun sia kuzo, Charles Edouard Jeanneret (kiu prenis la kromnomon Le Corbusier), dum ĉirkaŭ dudek jaroj.
En 1922, la kuzoj Jeanneret formis arkitekturan praktikon kune. Ili desegnis multajn konstruaĵojn, kiel nombraj vilaoj kaj feridomoj,[1] kaj ankaŭ plinovigis jam ekzistintajn konstruaĵojn.[2]
Arnold-André-Pierre Jeanneret-Gris naskiĝis en Ĝenevo. Li kreskis en la tipa Ĵurasa pejzaĝo kiu influis lian fruan infanaĝon kaj liajn Geneva Calvinism radikojn. Li frekventis la Lernejon de Belartoj (Ecole des Beaux-Arts, Ĝenevo). Kiel juna studento, li estis genia farbisto, artisto kaj arkitekto, tre influita fare de Charles-Édouard Jeanneret ( Le Corbusier), lia kuzo kaj mentoro por vivo. Li estis biciklanto en la Svisa Armeo de 1916 ĝis 1918.[3]
Ilia labora rilato finis kiam Pierre aliĝis al la Franca Rezistado kaj Le Corbusier ne. Tamen, ili denove kunlaboris post la Dua Mondmilito, pri la plano kaj la arkitekturo de la urbo Ĉandigaro en Barato.
Aldone al konstruaĵoj, Jeanneret ankaŭ dizajnis meblaron, kaj sendepende kaj kun Le Corbusier. Li eksperimentis kun minimumisma dezajno, inkluzive de seĝo kiu postulis neniujn fermilojn.