Pierre Louis Moreau de Maupertuis | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Pierre Louis Moreau de Maupertuis | |||||
Naskiĝo | 17-an de julio 1698 en Saint-Malo | ||||
Morto | 27-an de julio 1759 (61-jaraĝa) en Bazelo | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | René Moreau de Maupertuis (en) vd | ||||
Gefratoj | Louis-Malo Moreau de Saint-Elié (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | astronomo fizikisto natursciencisto matematikisto filozofo militisto vd | ||||
Laborkampo | Matematiko, meĥaniko, astronomio kaj geodezio vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Johann Bernoulli vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pierre Louis Moreau de Maupertuis, naskiĝinta en 1698[1] ĉe Saint-Jouan-des-Guérets proksime de Saint-Malo kaj mortinta en Bazelo la 27an de julio 1759, estis filozofo, matematikisto, fizikisto, astronomo kaj naturalisto el Francio de la 17a kaj 18a jarcentoj kiu kontribuis elstare al la disvastigo de la teorioj de Newton ekster Anglio.
Li iĝis musketisto sed poste abandonis tiun profesion por dediĉi sin al la matematiko kaj al naturaj sciencoj.
Li estris ekspedicion al Laplando en 1736-1737.
Same kiel lia samtempulo Leibniz (1646-1716), li ankaŭ interesiĝis pri la ideo de konstruita internacia lingvo, ne nacia. Lia eseo (1740) "Réflexions philosophiques sur l’origine des langues" (Filozofiaj pripensoj pri la origino de la lingvoj) estas legebla en la malnova franca sur la retejo Gallica de la Nacia Biblioteko de Francio. En lia “Dissertation sur les differents moyens dont les hommes se sont servis pour exprimer leurs idées“ (Disertacio pri la apartaj rimedoj, kiujn uzis la homoj por esprimi siajn ideojn — 1756) sub ĉapitro XLV aperas kelkaj bazaj reguloj aŭ proponoj de tiu sciencisto por internacia lingvo, ekzistantaj en Esperanto — publikigita 131 jarojn poste, en 1887. Kaj Esperanto estos 131-jara en 2018.
Liaj ĉefaj verkoj estas la jenaj:
Liaj Œuvres estis publikigitaj en 1752 en Dresdeno; en 1756 kaj en 1768 en Liono.
Kelkaj tekstoj en la reto