Pierre Rabhi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Pierre Rabhi | |||||
Naskonomo | Rabah Rabhi | ||||
Naskiĝo | 29-an de majo 1938 en Kenadsa, Provinco Beŝar, ![]() | ||||
Morto | 4-an de decembro 2021 (83-jaraĝa) en Bron, Rhône, ![]() | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Enkrania hemoragio ![]() | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio ![]() | ||||
Alma mater | Maisons familiales rurales (en) ![]() ![]() | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Sophie Rabhi (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | eseisto verkisto terkultivisto konferanseo mediprotektulo ![]() | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pierre Rabhi, en Esperanto Petro Rabi', (naskiĝis en Kenadsa (Alĝerio) en 1938 - mortis en Liono (Francio) la 4-an de decembro 2021). Li estas agrokultivisto, politikisto, verkisto, fondinto de la koncepto "Oazo en ĉiuj ejoj" (france Oasis en tous lieux). Li estas unu el la fondintoj aŭ teoriistoj de la ekonomia nekresko. Liaj teorioj baziĝas sur lia sperto kiel agrokultivisto en varma kaj malriĉa tero sude de Francio. Por li, kiam la tero estas malriĉa por agrokulturo, ĝi bezonas kompoŝton kaj akvon, kiu venas el ĉielo per plantado de frukt-arboj.
Li regule animas prelegojn aŭ lernorondojn pri temoj kiel memvola simpleco kaj pri daŭripova nekresko. Konsiderata kiel pioniro de alimondismo, li estas invitita dum la Monda Socia Forumo kaj titolas siajn prelegojn "Doni animon al tutmondiĝo". Li kreis en 2007 la Movadon por Tero kaj Humanismo, poste alinomita Movado Kolibroj [1], kies celo estas helpi ĉiun konstrui, siaskale, novajn societajn modelojn bazitajn sur memstareco, ekologio kaj humanismo. Li partoprenis la eldonkomitaton de la monata revuo franclingva La Malkresko kaj estas vic-prezidanto de la asocio Kokopelli kiu laboras por protektado de vivuldiverseco, produktado kaj disdonado de semoj el ekologia agrikulturo kaj redisvolviĝo de kulturataj grundoj.
En siaj publikaj intervenoj, Rabi' kutimas rakonti la indianan legendon de la kolibro, kies nomon li ĉerpis por krei sian Movadon Kolibroj.
![]() |
|