![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Pikrofta petrelo
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Pterodroma pycrofti (Falla, 1933) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Pikrofta petrelo (Pterodroma pycrofti) estas specio de marbirdo de la familio de Procelariedoj.
Ĝi troviĝas en Japanio, Novzelando, Norfolkinsuloj, Usono, Usonaj Malgrandaj Insuloj, kaj Valiso kaj Futuno. Sed ili reproduktiĝas nur en Novzelando, nestumante nur sur insuloj Stephenson, Poor Knights, Hen and Chickens, kaj Mercury. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj, arbustaroj, kaj malfermaj maroj. Minacoj estas ratoj kaj kelkaj reptilioj.
Ili reproduktiĝas en nestotruoj sur ĉemarbordaj deklivoj de ĝis 150m foje inter kolonioj de aliaj petreloj. La ovodemetado okazas novembre al decembro kaj la elnestiĝo ĉirkaŭ marto kaj aprilo.
Ili manĝas kalmarojn kaj krustulojn.
|