Pikuaĥ nefeŝ (hebree: פיקוח נפש, "savi vivon") estas la principo en juda juro, ke la konservo de homa vivo superregas preskaŭ ĉiun ajn alian religian regulon.[1] Kiam la vivo de specifa persono estas en danĝero, preskaŭ ĉiu micva lo taase (ordono ne fari agon) de la Torao fariĝas neaplikebla.[2]
La Torao, en Levidoj 18:5, deklaras, "Kaj observu Miajn leĝojn kaj Miajn decidojn, kiujn plenumante, la homo vivas per ili: Mi estas la Eternulo."[3] Jeĥezkelo 20:11 ankaŭ deklaras ĉi tiun frazon: "Kaj Mi donis al ili Miajn leĝojn, kaj Mi konigis al ili Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas." La implico ĉi tie estas, ke judoj devas vivi per Torao prefere ol morti pro ĝi.[4]
La Talmudo diskutas diversajn okazojn, kiel ekzemploj, en kiuj oni povas malobservi biblie postulitajn leĝojn por savi homan vivon (B.Joma 84b). Ĉiuj el ĉi tiuj ekzemploj rilatas al ŝabataj malpermesoj: savi infanon de la maro, disrompi muron, kiu falis sur infanon, rompi pordon fermontan sur infano, kaj estingi fajron por savi vivon.
La Miŝno diskutas, kiam oni rajtas rompi sian faston sur Jom Kipur: "Se iun kaptas vivo-minaca malsato, al tiu oni povas doni eĉ malkoŝerajn manĝaĵojn por manĝi, ĝis liaj okuloj estas senpezigitaj." (B.Yoma 83)
Se oni ne povas certiĝi, ĉu situacio estas vivminaca, la situacio nepre estu konsiderata vivminaca ĝis la kontraŭo pruviĝos, tiel permesante, ke ago estu farita. Ĉefe gravas, ke se oni kredas, ke vivo povas esti minacata, kaj sekundoj povas determini la rezulton, oni nepre ne hezitu helpi la viktimon pro timo malobservi halaĥon. Se oni faras agon kontraŭ halaĥo por savi vivon, kiam ili kredas, ke la situacio estis vivminaca, sed poste lernas, ke neniu minaco al homa vivo ekzistis, oni ne pekis kaj ne sentu sin kulpa.[5][1][6]