Piliny estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Szécsény.
Piliny situas sur deklivoj, laŭ traira flankovojo, ĉefvojo Balassagyarmat-Salgótarján preteriras. Szécsény troviĝas 10, Salgótarján 24, Bátonyterenye kaj Balassagyarmat po 28, Budapeŝto 108 km.
La loko estis loĝata jam dum la kuprepoko kaj bronzepoko. La unua mencio devenis pri la vilaĝo el 1319. Post la mezepoko la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio sed ne senhomiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto.
En Piliny mortis arkeologo Jenő Nyáry.