Pinsoro | |||
---|---|---|---|
loĝloko ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50694 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 12′ N, 1° 20′ U (mapo)42.1952239-1.3360191Koordinatoj: 42° 12′ N, 1° 20′ U (mapo) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Pinsoro estas urbeto en la municipo Ejea de los Caballeros, ĉefurbo de la aragona komarko Cinco Villas en provinco Zaragozo de la historia hispana regiono Aragono.
Ĝi situas 90 km nordokcidente de la urbo Zaragozo kaj ĝia distanco al Ejea estas 19 km. Ĝi estas la urbeto kun la plej granda nombro da loĝantoj en la municipo post Ejea de los Caballeros. Ĝi prenis sian nomon de la proksima monto "Pinsoro", monto kun ununura pino, 480 m alta, ĉe la piedo de la montetoj "Bardenas Reales". [1]
Ĝi havas areon de 4 081 hektaroj kaj estas la sola koloniiga urbeto, kies kerno konsistas el tri kvartaloj (etendaĵoj post sia konstruo). [2]
Pro sia geografia situo (400 m super la marnivelo kaj situanta sur plata altebenaĵo), ĝi estas sufiĉe malvarma kaj humida de oktobro ĝis marto kaj tre varma kaj seka de junio ĝis septembro.
Ekde ĝia fondiĝo, Pinsoro spertis eksplodon en sia demografio sed ekde la jaro 2000, Pinsoro perdis pli ol 17% de sia loĝantaro, kvankam multaj homoj, kiuj ne estas registritaj regule alvenas en Pinsoro dum ferioj, lokaj festivaloj kaj someraj ferioj. [3] Demografiaj datenoj de Pinsoro de la jaro 2000 ĝis 2018: [4]
876 (2000) -- 869 (2002) -- 823 (2004) -- 792 (2006) -- 778 (2008)
760 (2010) -- 730 (2012) -- 715 (2014) -- 670 (2016) -- 641 (2018)
La ĉefaj ekonomiaj rimedoj baziĝas sur agrikulturo kaj brutaro. La urbo havas plurajn brutarbienojn situantajn sur sia periferio kaj multajn kampojn kaj forcejojn. La agrikultura kooperativo "San Mateo" vendas produktojn pri agrikulturo, aparatoj kaj brikaĵoj. La rizo produktita en Pinsoro estas eksportita al ĉiuj partoj de Hispanio. [5]
Pinsoro spertis ekonomian ekprosperon post la malfermo de entrepreno pri dehidratigo de luzernoj "Alfalfas de las Bardenas" en la jaro 2000. [6]
Ekzistas pluraj butikoj en la urbo, bankoj kaj medicina centro.
Pinsoro estis fondita fare de 290 familioj de setlantoj en 1962. La urbeto formis parton de la projekto de la "Instituto Nacional de Colonización" (Nacia Instituto pri novaj Setlejoj) (INC) de la frankisma registaro, por fari fekundajn novajn terojn per irigado kun akvoj de la rezervujo "Yesa". Parto de la setlantoj venis de urboj inunditaj de la akvorezervujo (Ruesta, Tiermas kaj Escó). La urboj Bardenas, Santa Anastasia, El Bayo, El Sabinar kaj Valareña estis fonditaj samtempe, ĉiuj apartenantaj al la municipo de Ejea. [2] [7]
En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj pliboniĝis la infrastrukturoj: la telefono alvenis en la 70-aj jaroj kaj en la 80-aj jaroj oni konstruis novajn loĝkvartalojn, naĝejojn kaj sportejojn. En la fruaj 1990-aj jaroj, oni plibonigis la vojojn kondukantajn al Pinsoro kaj oni modernigis la busliniojn al Ejea kaj Zaragozo. [8]
En la jaro 2000 konstruiĝis entrepreno por dehidratigo de luzerno, en 2002 oni instalis kamparan Interretan reton (ZIP), en 2003 la futbalkampo "El Mallacán" estis modernigita, en 2004 oni instalis poŝtelefonan antenon kaj en 2006 alvenis ADSL-larĝbendo por la Interreto. [9]
En la libro "Pinsoro, un pueblo en los riegos de Cinco Villas" (Pinsoro, vilaĝo en la irigaciaj teroj de Cinco Villas), eldonita de la kvartala asocio "Moncayuelo" kaj verkita de ĝia Pastro, José Guarc Pérez (de 1970 ĝis 2009), oni povas akiri precizajn sciigojn de la kreado de Pinsoro, ĝiaj fruaj jaroj, ĝiaj problemoj kaj ĝiaj malfacilaĵoj. En majo 2012, estis festita la 50-a datreveno de Pinsoro kaj estis starigita monumento dediĉita al la unuaj setlantoj, sen kiuj la prizorgado kaj prospero de Pinsoro ne estus eblaj.
Pinsoro havas infanvartejon kaj publikajn lernejojn por frua infaneduko kaj bazinstruado. Oni lernas en Ejea de los Caballeros devigan mezlernejon (ESO) kaj abiturientecon. Pinsoro havas publikan bibliotekon, ludejon, klubon por emerituloj, kaj du teatrojn. [11]
Ĉiujare okazas konkurso pri "Jota Aragonesa Cantada y Bailada" (tipa aragona kanto kaj danco) en Pinsoro. Ĝi estas elsendo per lia Jutuba kanalo. [13] [14] Dum la lastaj jaroj komencas disvastigi en la kamparo la plantado de pistakoj en Pinsoro. [15]