Piromanio | |
---|---|
malsano | |
Piromanio (de la greka πυρός pyrós, "fajro" kaj μανία manía "frenezo", de tie ankaŭ fajromaniulo) laŭ la Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj, estas mensa malordo de la kontrolo de elanoj kaj reagoj rilata kun la okazigo de incendioj kaj la altiro al fajro.[1][2][3] La suferanto de piromanio estas nomita piromaniulo aŭ fajromaniulo. Foje oni indikas kiel origino de la malordo la prahistorian altiron al fajrejoj en epokoj de tiaj necesoj.
La piromaniulo ne estu konfuzita kun la incendiemulo kiu estas la persono kiu intence decidas okazigi incendiojn antaŭplane, cele al ekonomia gajno (per reuzado de la bruligaĵo aŭ senbalastigo) aŭ simple por okazigi damaĝon al celita persono aŭ institucio aŭ eĉ al iu ajn (tiuokaze la mensa malordo ne celas specife fajron, sed la damaĝon mem). Tamen ambaŭ aferoj ofte rezultas en intencitaj urbaj aŭ arbaraj incendioj ege damaĝaj al posedaĵoj (fabrikoj, bienoj, domoj, bestoj ktp) kaj tro ofte al la vivo de personoj (loĝantoj, fajrestingantoj, foje eĉ piromaniuloj mem) kaj bestoj (naturo kaj brutobredado).
La piromanio formas parton de urba legendo de psikopatia triopo, kune kun nokta pismiskontrolo kaj torturado de bestoj.[4]