Talisia esculenta | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Talisia esculenta (St.-Hil.) Ludwig Radlkofer (Radlk) | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La pitombo estas frukto el (Talisia esculenta), el Sapindacoj indiĝena fruktarbo en la nordorienta kaj amazona regiono de Brazilo kaj kultivata en hejmaj fruktoĝardenoj, sufiĉe ofta en sia natura habitato, kie ĝi troviĝas, krom la amazono tra la brazila nordoriento ĝis Rio-de-janejro.[1]
La pitombujo estas plurjara arbo 6-12 m alta. Ĝiaj kunmetitaj folioj havas 2-4 parojn da folieroj. Infloreskoj estas panikloj enhavantaj malgrandajn androginajn florojn. subglobaj beraj specoj de fruktoj, kun 1-2 grandaj semoj kovritaj per suka kaj diafana fajna arilo kun acida gusto, kiu maturiĝas de januaro ĝis marto kaj estas vendataj en strataj bazaroj kaj konsumataj laŭnaturaj.[1]
La unua priskribo de la bazionimo Sapindus esculentus okazis en 1824 de Augustin François César Prouvençal de Saint-Hilaire in Pl. Usuel. Bras.: t. 68.[2] La transmeto en la genron Talisia al Talisia esculenta okazis en 1878 de Ludwig Radlkofer in Sitzungsber. Math.-Phys. Cl. de la Reĝa Bavara Akademio de Sciencoj 8: 345. Pliaj sinonimoj estas Meleagrinex pernambucana Arruda kaj Sapindus edulis A.St.-Hil.
En popola medicino, pitombo funkcias fortigante la imunsistemon, protektante la angian sistemon, protektante ostan disvolviĝon kaj kunlaborante en la formado de hemoglobino kaj ĉar ĝi estas bona fonto de vitamino C, ĝi alportas iujn avantaĝojn, kiel preventi antaŭtempan maljuniĝon kaj iujn aliajn malsanojn, kiuj rilatas al liberaj radikaloj, kiel kancero.[1]
Pitombo devas esti konsumita post la tagmanĝo, ĉar ĝia enhavo de vitamino C helpas la sorbadon de la fero en fazeolo kaj viando.[1]
Kvankam malmulte studata kaj ĉar ĝi havas malmulte da pulpo, pitombo post prilaborado havas pli altan rendimenton kaj unikan guston kaj tial ĝi estis uzata por prepari sukojn, ĵeleojn, kremojn, glaciaĵojn, ankaŭ ĉar enhavanta bongustan pulpon havas grandan antioksidan potencialon kaj havas preventajn agadojn kontraŭ kancero.Por prepari pitomban ĵeleon, bongusta frandaĵo, simple forigu la ŝelon kaj dispremu ĝiajn kernojn en dika drata kribrilo por akiri la pulpon, aldonu duonon da sukero rilate al la tuta pulpo kaj kuiru ĝis ĵeleiĝo.Koncerne la preparadon de la kremo kaj glaciaĵo, ĝi estas uzata por ĉiu kvanto da pulpo, duono da densigita lakto kaj iomete diluita gelateno, simple kirlu en likvigilo kaj poste metu en fridujo ĝis ĝia malmoliĝo.Por prepari la pitomban sukon simple miksu la pulpon de la frukto kaj aldonu sukeron, akvon aŭ lakton.Por sala konsumo, uzu la saman pulpan miksaĵon duonon kaj duonon kun kuirita manioko aŭ simila pureo kaj aldonu fanditan buteron kun salo, ajlo kaj ĵus muelita nigra pipro. Aldonu la kremon kaj post la miksitan pureon de pitombo kaj manioko, tiam nur miksu kaj servu ĝin varme aŭ malvarme.Ĝis nun la kulinara uzo de semoj ne estas rekomendinda, kvankam se ili estas bone kuiritaj en premkuiriloj kun akvo kaj salo, aŭ rostitaj ili estas bongustaj, pro la enhavo de lecitinoj[3].
Popularaj nomoj en Brazilo - pitomba (frukto), pitomba-do-norte, pitombeira, pitomba-da-mata.(arbo)