Placo Katalunio | ||
---|---|---|
placo, transporta nabo [+] | ||
Lando | Hispanio | |
Aŭtonoma komunumo | Katalunio | |
Situo | Barcelono | |
- koordinatoj | 41° 23′ 13″ N, 2° 10′ 12″ O (mapo)41.3870312.170079Koordinatoj: 41° 23′ 13″ N, 2° 10′ 12″ O (mapo) | |
Poŝtkodo | 08002 [+] | |
Placo Katalunio | ||
Vikimedia Komunejo: Plaça de Catalunya, Barcelona [+] | ||
La Placo Katalunio (katalune Plaça de Catalunya) estas la plej centra kaj granda el la placoj de Barcelono, ĝis la remodelado de la Placo de la Katalunaj Gloroj kaj la Placo Eŭropo kiuj estas la plej grandaj placoj de Katalunio. Ĝi havas areon de 5 hektaroj ĝis estas la nodpunkto inter la malnova urboparto kaj la plilarĝiĝo. El ĝi eliras gravaj stratoj de la urbo kiel La Bulvardo, la avenuo Gracia, la bulvardo Katalunio aŭ la rondiroj de la Universitato kaj Sant Pere, kaj la strato Pelai inter aliaj.
Ĉe la placo troviĝas unuanivela komercejo. Ĝiaj ĉirkaŭaj konstruaĵoj gastigas hotelojn, bankojn, famkonatajn trinkejojn kaj restoraciojn, oficejojn de Telefónica. Ĉi tie ankaŭ troviĝas pluraj butikoj kaj vendejo de Corte Inglés kaj El Triangle, kun la FNAC. Ankaŭ troviĝas tie konsulejo de Kanado.