Planá (germane Plan) estas urbo en Ĉeĥio, Regiono Plzeň, distrikto Tachov proksimume 11 km nordoriente de urbo Tachov. Vivas ĉi tie 5 692 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Chodský Újezd, Chodová Planá, Bor, Černošín, Olbramov, Lestkov, Brod nad Tichou kaj Kočov.
La komencoj de loĝigo, dokumentita per trovaĵo de rompitaĵo de du provizaĵoj apud la norda rando de la urbo, tuŝas jam ĝis la 9-a jarcento. La siistema arkeologia esploro farita en la preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo fine de la 1970-aj jaroj pruvis, ke en la lokoj de la sanktejo situis en la 10-a kaj la 11-a jarcento slav burgejo. En la 12-a jarcento ĉi tie etendiĝis sepultejo, en kiu estis verŝajne en la lokoj de pli malnova ligna sanktejo konstruita komence de la 13-a jarcento la hodiaŭa preĝejeto.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 5 549 |
---|
1880 | 6 148 |
---|
1890 | 5 765 |
---|
1900 | 6 103 |
---|
1910 | 6 434 |
---|
1921 | 6 459 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 6 999 |
---|
1950 | 3 779 |
---|
1961 | 3 922 |
---|
1970 | 4 251 |
---|
1980 | 4 652 |
---|
1991 | 5 045 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 5 400 |
---|
2014 | 5 465 |
---|
2016 | 5 410 |
---|
2017 | 5 387 |
---|
2018 | 5 411 |
---|
2019 | 5 413 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 5 396 |
---|
2021 | 5 292 |
---|
2022 | 5 278 |
---|
2023 | 5 505 |
---|
2024 | 5 692 |
---|
Unu el dankemaj temoj de la plana historio estas kripto de Šlik, en kiu devis ripozi ankaŭ korpo de Jáchym Ondřej Šlik, ekzekutita pro la kontraŭhabsburga ribelo la 21-a de junio 1621 en Malnovurba Placo en Prago dum Malnovurba ekzekuto. La senkapan korpon la parencoj metis unue en protestantisman preĝejon de sankta Salvatoro en Prago, kies la ekzekutito estis fondinto. Sed pli poste la korpo devis esti levita fare de Kašpar Šlik kaj metita en la kripto de la plana preĝejo.
- Jan František Lev z Ersfeldu (1648–1725), kuracista kaj juristo, rektoro de Universitato de Karolo
- Hans Tropsch (1899–1935), signifa kemiisto
- Petr Pavel (* 1-a de novembro 1961), generalo de Armeo de Ĉeĥa respubliko, en la jaroj 2015–2018 li estis plej supera soldata reprezentanto de NATO, ekde 2023 prezidanto de Ĉeĥio
- Roman Skamene (* 2-a de oktobro 1954), ĉeĥa aktoro
- Zdeněk Štybar (* 11-a de decembro 1985), ĉeĥa profesia ŝosea biciklisto
- Pjér la Šé'z (* 13-a de marto 1963), klinika psikologo, propranome Petr Knotek
- Dominik Kahun (2-a de julio 1995), germana hokea atakanto
-
Placo de Libereco
-
Placo de Libereco
-
Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
-
Turo de la preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
-
Paroĥestrejo ĉe la preĝejo
-
Placo de Libereco
-
Strato Dukelských hrdinů
-
Placo de Libereco, maldekstre urbodomo
-
Fontano en strato Zámecká
-
Fervoja stacio Planá u Mariánských Lázní
Partoj de urbo Planá (10) |
---|
|
|