Platonia insignis | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Platonia insignis Mart. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Bakurio arbo Platonia insignis, estas la sola specio de la genro Platonia, el la familio Kluziacoj (Clusiaceae), kiu hejmiĝas en Sudameriko, kie la specio kreskas en la humida arbaro de Brazilo, Paragvajo, partoj de Kolombio kaj nordoriento de Gujano; precipe en la Amazonia pluvarbaro. En aliaj lingvoj ĝiaj alnomoj estas bacuri, bacury, bakuri, pacuri, pakuri, pakouri, packoeri, pakoeri aŭ maniballi, naranjillo kaj bacurizeiro.
Platonia insignis estas decidua arbo, kiu perdas la foliojn dum la seka sezono. La arbo atingas alton de 25–40 m. La arbokrono estas piramida. En la arboŝelo estas multe da flava latekso. La folioj staras alterne kaj estas oblongaj ĝis eliptaj, 8–15 cm longaj. La folioj havas brile malhelverdan koloron kun onda folirando kaj ledan teksturon.
La floroj estas 5–7 cm longaj kaj malhelrozeaj. La floro havas kvin petalojn kaj multajn stamenojn. La frukto estas globoforma ĝis ovala kaj 7–14 cm longa kun dika, flava ŝelo. Ĝi similas al papajo. La ŝelo ellasas flavan plantosukon kiam ĝi estas premita. La blanka fruktokarno odoras. La gusto estas dolĉa kaj acida. El 3 ĝis 5 semoj estas en frukto.
Bakurio estas tre ŝatata frukto, kiu estas uzata kiel trinkaĵo, glaciaĵo kaj diversaj kondimentoj. Ĝi enhavas multe da fosforo, fero kaj vitamino C.
Sinonimoj Moronobea esculenta kaj Platonia esculenta.
La graso de bakurio havas altan absorban kapablon pro la alta nivelo de tripalmitino (50% ĝis 55%), kiu trairas la haŭton rapide. La alta procentaĵo de grasa palmitata acido (5%), kompare kun aliaj oleoj faras, ke la bakuria oleo estas utila substanco. Physico-chemical data
Indekso | unuo | kompara kvoto |
---|---|---|
joda indekso | gl2/100g | 57 |
sapa indekso | mgKOH/g | 211 |
acideco | mgKOH/g | 10,71 |
peoksida indekso | meq/Kg | 5 |
fandopunkto | °C | 35 |