Plougastel-Daoulas (jen france, bretone Plougastell-Daoulaz) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Finistère (jen france, bretone Penn-ar-Bed), en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). La teritorio membras en la kunurba komunumaro de Brest, kreita en 1973. Fine de 2022 en la komunumo vivis 13 431 loĝantoj.
La nomero Plou cetere aludas al la bretona vorto por "paroĥo", kaj indikas ke la loĝloko fondiĝis jam post la kristanigo de la regiono, kiu en Bretonio okazis en la 4-a kaj 5-a jarcentoj.