Plouigneau [pluiɲo] (bretone Plouigno) estas franca komunumo situanta en departemento Finistère, regiono Bretonio. La teritorio membras en la kunurba komunumaro de Morlaix, kreita en 2000. Fine de 2021 en la komunumo vivis 5 057 loĝantoj.
Ĝiaj loĝantoj france nomiĝas Ignaciens.
La nomero Plou cetere aludas al la bretona vorto por "paroĥo", kaj indikas ke la loĝloko fondiĝis jam post la kristanigo de la regiono, kiu en Bretonio okazis en la 4-a kaj 5-a jarcentoj.