Pluduno - jen france, prononco [plydyno], bretone Pludunoù - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 2 208 loĝantoj sur areo de 28,32 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 78 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Lannion kaj al la kantono Plancoët / Plangoed. La teritorio havas komunan limon kun Bourseul, Landébia, Plancoët, Pléven, Plorec-sur-Arguenon, Saint-Lormel kaj Saint-Pôtan. Pluduno ĝemeliĝis al Sainte Croix-aux-Mines en Haut-Rhin.
Pluduno situas inter Dinan kaj Lamballe, je 3 km de Plancoët.
- Palaceto de Monchoix, 18-a jarcento, tutjare vizitebla per rendevuo
- Monolita kruco, datiĝanta de 1780, registrita kiel Monumento Historia
- Toussaint du Breil de Pontbriand, vicgrafo de Pontbriand, elmigrinto, infanteria kolonelo en la vendeana armeo, poste staba kolonelo, mortinta en Saint-Lormel la 20-an de februaro 1844 kaj entombigita en la tombejo de la komunumo en februaro 1844
- Jean Gaubert (naskiĝinta en 1947), deputito, estis urbestro de la komunumo
-
Monolita kruco
-
Monolita kruco
-
Monolita kruco