Plurelekta demandaro

Plurelekta demandaro estas demandaro en kiu estas proponitaj pluraj respondoj al ĉiu demando. Por respondi la demandojn necesas elekti unu aŭ plurajn el la proponitaj respondoj. Tiajn demandarojn oni uzas por ekzamenoj, balotoj (elekto inter kandidatoj, partioj aŭ politikoj), dum merkatesploroj kaj multaj aliaj kampoj.

Frederick J. Kelly unua kreis plurelektan demandaron en 1914 ĉe la universitato de Kansaso. Unu el la unuaj uzoj de plurelekta demandaro estis kontrolo de la kapabloj de rekrutoj dum la unua mondmilito.

Avantaĝoj

[redakti | redakti fonton]

Plurelektaj demandaroj estas pli rapide kontrolitaj ol demandaroj kun skribaj respondoj. Tiu avantaĝo estas eĉ pli granda, kiam oni uzas programon por kontroli la respondojn. Respondoj al tiaj demandaroj estas klaraj kaj ne pridubindaj, se la respondanto scipovas uzi la respondformularon.

Malavantaĝoj

[redakti | redakti fonton]

Unu el la malavantaĝoj de plurelektaj demandaroj estas ambiguo, ĉar la respondanto ne povas aldoni komenton, kiu eble pravigus la respondon. Pro tio kelkaj demandaroj nun aldonas lokon por libera respondo, kie la respondanto povas argumenti sian respondon.

Alia malavantaĝo, ĉefe pri matematikaj demandoj estas, ke la respondanto povas individue kontroli ĉiun proponitan solvon, sen vere scipovi solvi la ekvacion.

Hazarde ĝusta respondo povas kredigi, ke la respondinto regas la fakon. Por eviti tion, iuj sistemoj pli alte taksas nenian respondon ol malbonan respondon.

Ekzemploj

[redakti | redakti fonton]

En la ekvacio , solvu x.
A) 4
B) 10
C) 0.5
D) 1.5
E) 8

Kio estas la IT-potencego en Hindio?
A) Bangaloro
B) Mumbajo
C) Mysuru
D) Ĉenajo

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]