La plurtona ortografio estas sistemo de supersignoj kaj aliaj diakritaj signoj, evoluigitaj por la antikva greka lingvo. La greka nomo πολυτονικός (politonikós) laŭvorte signivas "plurtona" aŭ "multtona" (komparu la muzikan koncepton plurtonaleco) kaj en lingva kunteksto signifas "enhavanta plurajn tonajn signojn". La plurtona greka ortografio dum la jaro 1982 estis maluzigita fare de la parlamento de Grekio kaj anstataŭigita per la unutona greka ortografio.
La plurtona ortografio ampleksigas la literojn de la baza greka alfabeto per sep diversaj diakritaj signoj, kiuj montras la prononcon de la vortoj laŭ la antikva greka lingvo. La signoj grupigeblas en tri signoj por la malsamaj tonaltecoj, en tri signoj por spir-sonoj, kaj du signoj por la laŭ la greka lingvohistorio mutiĝinta i-sono.
La diversaj signoj preskaŭ ekskluzive uziĝas en kombino kun la vokaloj. La dekstraj kaj maldekstraj kornoj povas akompani ĉiujn vokalojn. La signo "spiritus asper" aldone povas akompani la literon Roto. La cirkumflekso aldoneblas al ĉiuj longaj vokaloj (do ekskluzive de la vokaloj Epsilono kaj Omikrono, kiuj ĉiam mallongas). La joto sublitera limiĝas al Alfo, Eto kaj Omego. Upsilono komence de vorto ĉiam akopaniĝas de "spiritus asper". Aldone la unuopaj diakritaj signoj inter si libere kombineblas, tial ke ekzemple ekzistas majuskla Eto kun spiritus asper, maldekstra korno kaj joto apudlitera: ᾛ.
Por la sono "h" en la greka alfabeto origine ekzistis la sono Heta. En tiu formo la sono transpreniĝis en la praitalan kaj fine en la latinan alfabeton kaj ekestis la moderna latinlitera karaktro "h". Kiam tiu sono mutiĝis en la ionia greka lingvo, la litero transformiĝis de "Heta" al "Eta" kaj ricevis la funkcion reprezenti la sonon "ɛː". En tiu formo ĝi transpreniĝis en la grekan lingvon de Ateno, kie tamen la sono "h" ankoraŭ ekzistis. Tial parte la maldekstra parto de la Eto uziĝis por la sono. Pli poste el tio evoluis la "spiritus asper". La "spiritus lenis" aldoniĝis kiel grafika ekvivalento por "neniu h". Iujn jarcentojn pli poste aldoniĝis la signoj kornaj kaj cirkumfleksa. La joto sublitera evoluis el la mutiĝinta "joto".
Dum la jarcentoj pli kaj pli malaperis la fonologia karaktero de la greka alfabeto. La diakritaj signoj perdis sian son-difinajn signifojn. La sono "h" mutiĝis ĝenerale. Tamen la signoj en tekstoj de la moderna greka lingvo ankoraŭ tre longe konserviĝis. Kadre de ortografia reformo de la jaro 1982 tamen ĉiuj diakritaj signoj estis forigitaj kaj anstataŭigitaj per unusola prononca akcento, la tonos (τόνος, tónos). La diversaj skribaj formoj de la unuopaj sonoj (ι, η, υ, ει, οι kaj υι por la sono "i", ο kaj ω por la sono "ɔ" plus αι kaj ε por la sono "ɛ") tamen konserviĝis.
En intertempa fazo (de la komenco de la 20-a jarcento ĝis la jaro 1982) la maldekstra korno parte anstataŭiĝis per dekstra korno, aparte en manskribitaj tekstoj, en la oficiala ortografio nur ekde la 1960-aj jaroj. La maldekstra korno ne plu menciiĝis en la elementaj lernejoj kaj la tajpiloj por la greka alfabeto ne havis klavon por tiu diakrita signo.
Malgraŭ la enkonduko de la unutona greka ortografio dum la jaro 1982 ekzistas eldonejoj kaj privatuloj, kiuj pro estetikaj aŭ tradiciismaj kialoj plu skribas laŭ la malnova plurtona ortografio (ekzemple la gazeto "Estia"), ofte per la simpligita sistemo sen maldekstra korno.
unutone | plurtone |
---|---|
Πάτερ ημών ο εν τοις ουρανοίς αγιασθήτω το όνομά σου· |
Πάτερ ἡμῶν ὁ ἐν τοῖς οὐρανοῖς ἁγιασθήτω τὸ ὄνομά σου· |
Alia ekzemplo por teksto kompare presita kaj en la tradicia plur- kaj la nova unutona ortografioj estas la nacia himno Imnos is tin Eleftherian de Grekio kaj la Respubliko Kipro.
Signo sur griza fono estas praktike neekzistanta.
pura vokalo | vokalo kun ioto sublitera | ||||||||||
Alfo | Epsilono | Eto | Ioto | Omikrono | Upsilono | Omego | Alfo | Eto | Omego | Roto | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
baza vokalo | α | ε | η | ι | ο | υ | ω | ᾳ | ῃ | ῳ | ρ |
kun dekstra korno | ά | έ | ή | ί | ό | ύ | ώ | ᾴ | ῄ | ῴ | |
kun maldekstra korno | ὰ | ὲ | ὴ | ὶ | ὸ | ὺ | ὼ | ᾲ | ῂ | ῲ | |
kun cirkumflekso | ᾶ | ῆ | ῖ | ῦ | ῶ | ᾷ | ῇ | ῷ | |||
spiritus lenis | ἀ | ἐ | ἠ | ἰ | ὀ | ὐ | ὠ | ᾀ | ᾐ | ᾠ | ῤ |
spiritus asper | ἁ | ἑ | ἡ | ἱ | ὁ | ὑ | ὡ | ᾁ | ᾑ | ᾡ | ῥ |
spiritus lenis kaj dekstra korno | ἄ | ἔ | ἤ | ἴ | ὄ | ὔ | ὤ | ᾄ | ᾔ | ᾤ | |
spiritus lenis kaj maldekstra korno | ἂ | ἒ | ἢ | ἲ | ὂ | ὒ | ὢ | ᾂ | ᾒ | ᾢ | |
spiritus lenis kaj cirkumflekso | ἆ | ἦ | ἶ | ὖ | ὦ | ᾆ | ᾖ | ᾦ | |||
spiritus asper kaj dekstra korno | ἅ | ἕ | ἥ | ἵ | ὅ | ὕ | ὥ | ᾅ | ᾕ | ᾥ | |
spiritus asper kaj maldekstra korno | ἃ | ἓ | ἣ | ἳ | ὃ | ὓ | ὣ | ᾃ | ᾓ | ᾣ | |
spiritus asper kaj cirkumflekso | ἇ | ἧ | ἷ | ὗ | ὧ | ᾇ | ᾗ | ᾧ |
pura vokalo | vokalo kun ioto apudskribita | ||||||||||
Alfo | Epsilono | Eto | Ioto | Omikrono | Upsilono | Omego | Alfo | Eto | Omego | Roto | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
baza vokalo | Α | Ε | Η | Ι | Ο | Υ | Ω | Αι | Ηι | Ωι | Ρ |
kun dekstra korno | Ά | Έ | Ή | Ί | Ό | Ύ | Ώ | ||||
kun maldekstra korno | Ὰ | Ὲ | Ὴ | Ὶ | Ὸ | Ὺ | Ὼ | ||||
kun cirkumflekso | |||||||||||
spiritus lenis | Ἀ | Ἐ | Ἠ | Ἰ | Ὀ | Ὠ | Ἀι | Ἠι | Ὠι | ||
spiritus asper | Ἁ | Ἑ | Ἡ | Ἱ | Ὁ | Ὑ | Ὡ | Ἁι | Ἡι | Ὡι | Ῥ |
spiritus lenis kaj dekstra korno | Ἄ | Ἔ | Ἤ | Ἴ | Ὄ | Ὤ | Ἄι | Ἤι | Ὤι | ||
spiritus lenis kaj maldekstra korno | Ἂ | Ἒ | Ἢ | Ἲ | Ὂ | Ὢ | Ἂι | Ἢι | Ὢι | ||
spiritus lenis kaj cirkumflekso | Ἆ | Ἦ | Ἶ | Ὦ | Ἆι | Ἦι | Ὦι | ||||
spiritus asper kaj dekstra korno | Ἅ | Ἕ | Ἥ | Ἵ | Ὅ | Ὕ | Ὥ | Ἅι | Ἥι | Ὥι | |
spiritus asper kaj maldekstra korno | Ἃ | Ἓ | Ἣ | Ἳ | Ὃ | Ὓ | Ὣ | Ἃι | Ἣι | Ὣι | |
spiritus asper kaj cirkumflekso | Ἇ | Ἧ | Ἷ | Ὗ | Ὧ | Ἇι | Ἧι | Ὧι |