Ekonomio > Plusvaloro < Marksismo
Jen la difino laŭ la marksisma laborvalorteorio: La laborulo redonas al sia mastro pli ol li kostis al tiu ĉi. Kiam la laboristo laboris sufiĉe por financi la reproduktadon de sia laborforto, li ne finis sian labortagon. La produkto de lia kroma laboro apartenas al la mastro. La plusvaloro estas la valoro de tiu kromprodukto, egala al la diferenco inter la valoro de la laborforto kaj la valoro de la produkto de la laboro.
Laŭ la nemarksista ekonomio tiu ĉi teorio estas erara. Logika premiso de la teorio estas, ke la interŝanĝa produktvaloro de ĉia produkto, lastinstance estas nenio alia ol materiigita produktada labortempo. (Laŭ la teorio la interŝanĝa valoro de la laboro estas la laborhoroj necesaj por la produktado de la vivbezonaĵoj - nutraĵoj k.t.p. - de la laboristo mem.) Sed laŭ la nemarksista ekonomio tiu ĉi premiso estas malĝusta, kiel oni vidas ekz. ĉe la prezoj de krudmaterialoj, oleo k.t.p.
La plusvalora teorio ne estas inventaĵo de Karl Marx, sed de David Ricardo, sed plusvaloro fariĝis unu el la plej gravaj nocioj de la marksismo, ĉar ĝi kondukis la adeptojn al la opinio, ke ekspluatado - en la senco "troprofiti el ies laboro, ne donante justan kompenson" [1] - ne estas individua kontraŭleĝa aŭ kontraŭmorala misfaro de iu mastro, sed kvazaŭ objektiva strukturelemento de la kapitalismo. Kiel tia, ĝi el marksisma vidpunkto ne estas leĝe kontrolebla, reformebla kaj plibonigebla sen forigo de la kapitalismo mem. Ĉiaj socialaj atingaĵoj de kapitalismaj socioj - ekz. la sociala merkatekonomio - tial prezentas malfacilan teorian problemon por la marksismo; ĝi emas nei, "forklarigi", deklari trompaj tiajn atingaĵojn.
Plusvaloro estas la diferenco inter la valoro de la oferita dungita laboro kaj la ricevita salajro.
plusvalora produktado:
kiam