Pluvialo (dirita ankaŭ “kapeo” aŭ “ĥormantelo” aŭ "mantus", latine “pluviale”) estas liturgia ornato utiligata en la Eklezioj katolika, anglikana kaj en aliaj kristanaj konfesioj.
Ĝi konsistas en granda mantelo kun embria kapuĉo. Ĝi, fakte, ricevas sian nomon el la latina pluviale aŭ mantelo kontraŭ la pluvo, kun kapuĉo) [1]. Ĝi firmeblas antaŭe per agrafo aŭ buko, dirita racionalo. Ĝia uzo, eksterdome, tial postulis la ĉeeston de la kapuĉo. Tio kion restadas de tiu lasta estas la tieldirita “malantaŭa ŝildo”.
Ĝi, kiel samuzaj ornatoj, havas la koloron de la liturgiaj tempoj, kaj uzatas en diversaj ceremonioj escepte en la Meso.
Ĝi estas vestita post la stolo supre de la surpliso aŭ de la albo. Ĝi longas ĝis preskaŭ al la piedoj, malfermitas antaŭe sur la brusto kaj firmeblas per buko; etendita, ĝi havas la formon de duoncirklo kun radiuso de unu metro kaj 40 ĝis 60 cm.
La pluvialo estas laŭnorme vestita en diversaj solenaj ceremonioj ekstermesaj [2], nome:
La uzo de la pluvialo iam – nome antaŭ la liturgia reformo enirigita de la Dua Vatikana Koncilio – estis permesita al diversaj subjektoj eĉ apartenantaj al la minoraj ordinoj, nome sacerdotaj; kaj ĝi estis ornato de liturgiaĵoj hodiaŭ malpli konsiderataj aŭ malpli vizitataj.
En la Orienta Ortodoksiaj Eklezioj la pluvialo estas uzata ankaŭ dum la Dia Liturgio de Meso
En Italio oni konservas la nomon “pruvialo” ĉar ĝi konservas la formon de mantelo kiu “protektis kontraŭ la pluvo kaj veteraj perturboj” kaj plej alproksimiĝas al la latina liturgia “pluviale”; aliloke ĝi ricevas la nomo de "kapeo”, aŭ “ĥormantelo” aŭ, kiel en Hispanio, “mantus”.