Pluvrifuĝo | |
---|---|
Tradukoj de वर्ष (Varṣa) | |
Esperante | Pluvrifuĝo |
Palie | वस्स (Vassa) |
Sanskrite | वर्ष (Varṣa) |
Ĉine | 雨安居 (Yǔānjū) |
Japane | 安居 (Ango) |
Kmere | វស្សា, ព្រះវស្សា (Vossa, Preah Vossa) |
Koree | 안거 (安居, Angeo) |
Laŭe | ພັນສາ ([pʰán sǎː]), ວັດສາ (Watsa) |
Tibete | དབྱར་གནས། (dbyar gnas) |
Birme | ဝါတွင်း (Wàdwíɴ) |
En S'gaw Karen | ဝါတွ့ၤ (Wàdway) |
Taje | พรรษา (phansa [pʰān.sǎː]) วรรษา (Watsa) |
![]() ![]() | |
Pluvrifuĝo estas trimonata praktiko okazanta ĉiujare dum la pluva sezono, observita de Teravadanoj kaj de kelkaj skoloj de Mahajano[noto 1] dum kiu bikŝuoj restas en unu loko, ordinare ĉe bikŝuejo,[1][2] kie ili dediĉas la tempon al intensa meditado.[1] En kelkaj tradicioj de Teravado estas kutino esprimi kiom da tempo oni estas bikŝuo kalkulante pluvojn anstataŭ jarojn.
Kelkaj budhismaj domanoj observas la pluvrifuĝon adoptante ŝramanajn praktikojn, kiel ne manĝi viandon, ne drinki, nek fumi.[3]
La pluvrifuĝo komenciĝas la unuan tagon de la malkreska luno de la oka luna monato, kiu estas la tago post la Darma tago, kaj finiĝas per kunvoko (Pavāraṇā),[4] kiam la samgo renkontiĝas kaj kompensas ĉiun pekon faritan dum la pluvrifuĝo. Ekzemple, en Birmo ĝi komenciĝas en la monato Waso (birme ဝါဆို) kaj finiĝas en la monato Thadingyut (birme သီတင်းကျွတ်).[noto 2][3]
Post la pluvrifuĝo, okazas la ŝtofofero (Kaṭhina),[5] festo dum kiu domanoj dankas la bikŝuojn per ŝtofoj por iliaj roboj kaj aliaj donacoj.[6][7][8]
La tradicio ne vojaĝi dum la pluva sezono (Varṣa) por ne damaĝi la novajn kreskaĵojn kaj insektojn, kiuj abundis en tiu epoko, estis jam antikva moro de ŝramanoj en Barato en pluraj religioj[1] eĉ antaŭ ol la budho Gotamo ekzistis.[3] La bikŝuoj estis admonitaj de la budho observi tiun praktikon por eviti kritikon de aliaj religioj.[9]
Pluvrifuĝo estas celebrita ankaŭ en Nepalo kaj Tibeto. Ankaŭ en Ĉinio, Koreio kaj Japanio, kien ĝi estis transdonita kvankam tie ne estas pluva sezono, kaj estas celebrita laŭ la ĉina kalendaro. Ĝi komenciĝas la 15-an de la kvara monato kaj finiĝas la 15-an de la sepa monato, kiu en Japanio nun estas celebrita la 15-an de Aŭgusto kiel obon.[10][11][12]