Pniewy | |||||
Blazono | |||||
![]() | |||||
urbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo
| |||||
Genitivo de la nomo | Pniew | ||||
Provinco | Grandpollando | ||||
Distrikto | Distrikto Szamotulski | ||||
Komunumo | Pniewy | ||||
Speco de komunumo | Urbo kampa | ||||
Fondita en | 1256 | ||||
Urborajtoj | antaŭ 1394 | ||||
Koordinatoj | 52° 31′ N, 16° 16′ O (mapo)52.51666666666716.266666666667Koordinatoj: 52° 31′ N, 16° 16′ O (mapo) | ||||
Areo | 9,21 km² | ||||
Loĝantaro | 8008 (en 30.06.2016) | ||||
Loĝdenso | 811,8 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 62-045 | ||||
Telefona antaŭkodo | 61 | ||||
Aŭtokodo | PSZ | ||||
TERYT | 4303924064 | ||||
Estro | Michał Stanisław Chojara | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | ul. Dworcowa 37 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 62-045 | ||||
Ĝemelaj urboj | (Germanio) Oer Erkenschwick (Francio) Halluin (Pollando) Radków (Germanio) Lübbenau (Turkio) Oba | ||||
Komunuma retejo | http://www.pniewy.wlkp.pl | ||||
Pniewy estas urbo en Grandpollando en Pollando. Ĝi apartenas al Pniewy en distrikto Szamotulski.
Fine de decembro 2016 en la urbo estis 8008 loĝantoj[1].
La unua mencio de Pniewy devenas de 1256. Pniewy ekhavis urbajn privilegiojn je la fino de la 12-a jarcento. La unua konata posedanto de la urbo estas familio Nałczów, kiu poste ŝanĝis sian nomon al Pniewscy kaj posedis la urbon ĝis la unua duono de la 15-a jarcento. Venontaj posedantoj estis jenaj familioj: Potuliccy, Ostrorogowie, Rydzyńscy, Kęszccy, Szołdryscy, Mielżyńscy. En 1822 la urbo troviĝis en la manoj de jenaj germanaj familioj: Rappad kaj poste Messenbach. Pniewy situis sur grava komerca vojo, kiu kondukis de Poznano al Frankfurto ĉe Odro. La komerca vojo disforkiĝis en la urbocentro.
Inter la 16 kaj 18-a jarcentoj Pniewy estis privata urbo. De la 15-a jarcento ĝis la unua duono de la 16-a jarcento, la urba ekonomio rapide pliboniĝis. Sed poste ofta ŝanĝado de posedantoj malrapidis ekonomian kreskon. Militoj en Grandpollando okazintaj en 17-a kaj 18-a jarcentoj eĉ pli malrapidis ĝin. Nur la familio Szołdryscy plibonigis la situacion, kiam ekestiĝis multaj gildoj.
En 1793 la urbo iĝis parto de la germana ŝtato Prusio.
Inter 3000 soldatoj de la Novembra ribelo estis ankaŭ loĝantoj de Pniewy (inter aliaj pastro Ludwik Zajęcki). Dum Revolucio de 1848, multaj loĝantoj partoprenis gerilanon en Dobrojewo. En 1883 Popola Banko estis malfermita, kio helpis finance farmistojn kaj metiistojn. Ekde 1895 la saman funkcion plenumis kolektivo "Rolnik". En 1888 ekestis La Socio de Industriistoj. Je la fino de 19-a jarcento ekestiĝis aliaj asocioj: la teatra, la bicikla, la Pola Kantado Socio, ktp. La Pola Kantado Socio, hodiaŭ nomata Liro.
Pniewy iĝis pola sensange la 20-an de decembro 1918. Sed soldatoj el la urbo ankoraŭ batalis por liberigo de Grandpollando, 18 el kiuj pereis.
En tiu ĉi periodo Pniewy estis agrikultura urbo. Post la unua mondmilito en la urbo ekloĝis ursulaninoj. La 11-an de februaro 1920, Urszula Ledóchowska aĉetis posedaĵon, kaj nomis ĝin Instituton de Sankta Olafo, pro norvega konsulo L. Stalt-Nielsen, kiu donacis monon por la aĉetado kaj Sankta Olafo estas patrono de Norvegio.
Ekde septembro 1939 ĝis 1945, la urbo troviĝis en germanaj manoj. Pli ol 200 poloj deportiĝis. Pniewy liberiĝis la 25-an de januaro 1945. La liberiĝo estis sensanga sed 52 soldatoj mortiĝis dum purigado de tereno[2].
Pniewy estas konata pro sia futsala klubo - Red Dragons Pniewy, kiu ludas en Futsal Ekstraklasa.