Poběžovice (Ronšperk) | |||
germane Ronsperg | |||
urbo | |||
Placo de paco en Poběžovice
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Poběžovice | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Plzeň | ||
Distrikto | Distrikto Domažlice | ||
Administra municipo | Poběžovice | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Subbohem. montetaro | ||
Memorindaĵo | Poběžovice kastelo | ||
Rivero | Pivoňka | ||
Situo | Poběžovice | ||
- alteco | 435 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 30′ 37″ N 12° 48′ 10″ O / 49.51028 °N, 12.80278 °O (mapo) | ||
Areo | 27,8 km² (2 780 ha) | ||
Loĝantaro | 1 523 (2024) | ||
Denseco | 54,78 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1359 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 345 22 | ||
NUTS 3 | CZ032 | ||
NUTS 4 | CZ0321 | ||
NUTS 5 | CZ0321 554111 | ||
Katastraj teritorioj | 7 | ||
Partoj de urbo | 7 | ||
Bazaj setlejunuoj | 8 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.pobezovice.cz | |||
![]() |
Poběžovice (antaŭe Ronšperk, germane Ronsperg) estas urbo en Ĉeĥio, en distrikto Domažlice. Ĝi situas en submontaro de Bohemia arbaro, proksime de limoj kun Bavario. Tra la urbo trafluas rojo Pivoňka. Vivas ĉi tie 1 523 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hostouň, Otov, Srby, Rybník, Hora Svatého Václava, Vlkanov, Hvožďany, Mnichov, Meclov, Nemanice, Nový Kramolín kaj Drahotín.
La unua skriba mencio pri vilaĝo devenas el la jaro 1359.
En la jaro 1864 aĉetis senjorujon Poběžovice la familio Coudenhove por prezo preskaŭ miliono da guldenoj. Grafo Heinrich Coudenhove-Kalergi agadis kiel ambasadoro en Japanio, kie li interkonatiĝis kun bela Micuko Aojama, kun kiu li edziĝis kaj en la jaro 1896 ili komune alveturis ĝis Poběžovice. Heinrich kaj Mitsuko havis 7 infanojn. La plej signifa el ili, Richard Coudenhove-Kalergi, estis unua prezidanto de Paneŭropa Unio. En la jaro 1945 estis ĉiu posedaĵo de la familio Coudenhove konfiskita laŭ dekretoj de Beneš.
En Poběžovice vivs multnombra juda komunumo, kiu tamen ne supervivis nazian okupacion. Post la jaro 1945 okazis ellandigo de plimulto de la germana loĝantaro kaj la urbo estis ĝisloĝigita de ĉeĥoj. La kastelo komune kun la senjorejo estis post la milito konfiskita al familio de Coudenhoveidoj kaj ŝtatigita. Dum komunisma reĝimo Poběžovice pro sia situo en periferio falas.
Nuntempe Poběžovice fariĝas turisma celo ne nur pro la alirebligita kastelo kaj renovigita juda tombejo, sed ankaŭ pro bela kaj nedifektita naturo de Bohemia arbaro.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 3 083 |
1880 | 3 106 |
1890 | 2 970 |
1900 | 3 092 |
1910 | 3 380 |
1921 | 3 282 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 3 190 |
1950 | 1 775 |
1961 | 1 826 |
1970 | 1 627 |
1980 | 1 724 |
1991 | 1 705 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 757 |
2011 | 1 637 |
2014 | 1 600 |
2016 | 1 582 |
2017 | 1 551 |
2018 | 1 562 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 1 574 |
2020 | 1 581 |
2021 | 1 498 |
2022 | 1 512 |
2023 | 1 526 |
2024 | 1 523 |
|