Poiana Ilvei [pojana ilvej] (hungare: Szentjózsef [sentjoĵef]) estas vilaĝo kaj komunuma sidejo en Rumanio nordoriente de Bistrița. En 1910 ĝi havis 889 loĝantojn (rumanoj); en 1992 1634 (rumanoj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1760. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Beszterce-Naszód vármegye).
La komunumo, kiu konsistas nur el la sideja vilaĝo, estis fondita la 13-an de junio 2003 per leĝo n-ro 262. Antaŭe la vilaĝo apartenis al Măgura Ilvei, kiu situas oriente.
Distrikto Bistrița-Năsăud (Rumanio) |
---|
Municipoj |
| |
---|
Urboj |
|
---|
Komunumoj |
|
---|
|