La Polikarpov R-5 estis soveta biplano, produktita en la 1930-aj jaroj en ĉ. 7.000 ekzempleroj kaj estis – krom la Po-2 – la plej uzata tipo en la Sovetunio.
Nikolaj Polikarpov ekplanis la aviadilon jam en ĉ. 1925, la flugprovoj okazis de aŭtuno de 1928 ĝis komence de 1929. La seria produktado komenciĝis en 1931 kaj finiĝis en 1937. La R-5 estis robusta kaj fidebla aviadilo.
La R-5 estis provita en ĉiuj konfliktoj kaj militoj de la Sovetunio, de la hispana enlanda milito ĝis la japana-rusa limkonflikto kaj kompreneble dum la dua mondmilito (ĝis 1944). Lastfoje ĝi servis kiel sanitara kaj interkonekta aviadilo. Pluaj taskoj estis la evakuado (en arkta regiono), skoltado, bombado.
La Aeroflot uzis R-5 sub nomo PR-5 kiel pasaĝeran kaj ŝarĝotransportan aviadilon.
Nomumo | Proprecoj |
R-5Ŝ | batalavidilo ekde 1931 |
R-5T | torpedoaviadilo produktita 1933-1935 |
R-5a (MR-5) |
naĝ-aviadilo (1931). |
SSS (R-5S) |
1934-35, kun motoro M-17F |
R-Z | kun motoro Mikulin AM-34N |
PR-5 | transporta aviadilo ekde 1936 kun fermita pilotejo kaj pasaĝerejo kun 4 sidejoj. |
ARK-5 | hejtita pilotejo por arkta uzado, ekde 1935, kun plusaj fuelujoj, rezervujoj |
R-5D | longtempa rekordo |
R-5 Jumbo (ED-1) |
eksperimenta konstruo kun pligrandiĝanta observa kabino por 2 personoj. |
P-5 (P-5bis) |
civila versio, uzata ĉe Aeroflot aŭ por prizorgo de arktaj bazoj. |
Mezuro | Datenoj |
---|---|
Konstruktoro | Nikolaj Polikarpov |
Konstrujaroj | 1931-1937 |
Longo | 10,56 m |
Enverguro | 15,50 m |
Alto | 3,60 m |
Flugila surfaco | 50,2 m² |
Motoro | akvomalvarmigita seria motoro M-17 (licenco BMW VI) |
Povumo | 367 kW |
Maksimuma rapido | 210 km/h en terproksimo 228 km/h en alto de 3.000 m |
Altiĝa tempodaŭro | 2,1 min. je 1.000 m 17 min je 5.000 m |
Maksimuma flugalto | 6.400 m |
Atingopovo | 800 km |
Malplena maso | 1.969 kg |
Starta maso | 2.955 kg |
Skipo | 2 pilotoj/observistoj |
Armiloj | unu fiksa 7,62-mm-a MG PV-1 tra la motoro unu-du movebla 7,62-mm-a MG DA sur afusto en observa stato bomboj ĝis 500 kg sub la flugiloj |