La Politeknika Universitato de Torino (itale Politecnico di Torino) estas la plej malnova politeknika universitato de Italio. La universitato ofertas plurajn kursojn en la kampoj de inĝenierado, arkitekturo, urboplanado kaj industria dezajno, kaj estas konstante vicigita kiel unu el la plej bonaj universitatoj en Italio kaj en Eŭropo. Aktuale en 2023, ĝi estas vicigita (laŭ la "komparaj listoj pri plej bonaj universitatoj tutmonde" de la brita analiza kompanio Quacquarelli Symonds) 26-a tutmonde por mekanika inĝenierado, 15-a por nafto-inĝenierado, 28-a por arkitekturo kaj estas inter la supraj 50 (#45-a) inĝenieristikaj universitatoj en la mondo.
La Politeknika Universitato de Torino havas ĝiajn ĉefajn kampusojn en la urbego de Torino, Italio, kie la plimulto de la esplor- kaj instruaj agadoj okazas, same kiel aliaj satelitaj kampusoj en kvar aliaj urboj trans la Piemonta regiono.
Kun dek unu sekcioj kaj pluraj esplorinstitutoj, ĝi havas proksimume 35 000 studentojn (bakalaŭraj kaj postbakalaŭraj) kaj 1 800 dungitojn (instruado, esplorado, subteno kaj administra kunlaborantaro).
La universitato estis establita en 1859 kiel Teknika Lernejo por Inĝenieroj. La lernejo vastigis sian esploradon kaj edukinstruplanon dum la tempo, iĝante politeknika altlernejo en 1906. La universitato estas membro de pluraj universitataj federacioj.
Kiel en preskaŭ ĉiuj eŭropaj universitatoj, signifa parto de la urba esperantistaro aktuale aŭ antaŭe studentas, studentis, instruas aŭ instruis en la politekniko de Torino. De la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2023, la Politeknika Universitato de Torino gastigis la 108-an Universalan Kongreson de Esperanto. Krome, je la fino de la 20-a jarcento Fabrizio Pennacchietti instruis Interlingvistikon kaj Esperantologion en la samurba kolega universitato de Torino, dum ekde la jaro 2011 tie estas Federico Gobbo kiu prenas la torĉon, per la kurso Lingvoplanado kaj Planlingvoj.