Pollos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47116 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 562 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 27′ N, 5° 8′ U (mapo)41.444722222222-5.1275Koordinatoj: 41° 27′ N, 5° 8′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 716 m [+] | ||
Areo | 50,51 km² (5 051 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pollos, Valladolid [+] | |||
Pollos [POljos] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Vintero (Tero de Vino, en hispana Tierra del Vino) en la sudokcidento de la provinco.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 50,51 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 611 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 300 el 1991. Ĝi distas 47 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun municipoj Castronuño, Torrecilla de la Abadesa, Tordesillas, Castronuño, Nava del Rey kaj Siete Iglesias de Trabancos. Ĝia municipa teritorio estas ebena kaj trapasata de la riveroj Trabancos kaj Doŭro.
En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, kaj beto) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo kaj la urbodomo.