Polly Samson | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Polly Samson | |||||
Naskonomo | Polly Anne Samson | ||||
Naskiĝo | 29-an de aprilo 1962 (62-jaraĝa) en Londono | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | West Sussex vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Familio | |||||
Patrino | Esther Cheo Ying (en) vd | ||||
Edz(in)o | David Gilmour (1994–) vd | ||||
Amkunulo | Heathcote Williams (1988–nekonata valoro) vd | ||||
Infanoj | Romany Gilmour ( David Gilmour) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kantotekstisto romanisto kantoverkisto verkisto ĵurnalisto poeto vd | ||||
Laborkampo | Ĵurnalismo, literaturo, poezio kaj kantoteksto vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Polly SAMSON (naskiĝinta la 29-an de aprilo 1962 en Londono), estas angla romanistino kaj ĵurnalistino.
Polly Samson estas la filino de Lance Samson, ĵurnaleldonisto kaj diplomatia publicisto por la ĵurnalo The Morning Star, kaj de Esther Cheo Ying, romanistino de ĉina deveno, kiu servis en la Ruĝa Armeo de Mao Zedong kaj verkis memorlibron pri tiu sperto: "Black country to red china"[1].
Post maltrankvila infanaĝo, ŝi dungiĝis al eldona industrio, kie ŝi renkontis la poeton kaj aktoron Heathcote Williams, kun kiu ŝi havis sian unuan infanon Charlie en 1989.[2] Post lia naskiĝo, Polly Samson iĝis senhejmulino kaj estis gastigata de la ĵurnalistino Cassandra Jardine[3]
Post disiĝo kun Heathcote Williams, ŝi renkontis David Gilmour, la gitariston kaj kantiston de la rokgrupo Pink Floyd. Ili geedziĝis en 1994. David Gilmour adoptis Charlie[4] kaj ili havis tri aliajn infanojn: Joe (naskiĝinta en 1995), Gabriel (naskiĝinta en 1997), kaj Romany (naskiĝinta en 2002)[1].
Polly Samson verkis mallongajn historiojn por la BBC Radio 4, kompilaĵojn "Lying in Bed" (Virago 1999) kaj "Perfect Lives", eldonita en Novembro 2010 de Virago Press, romanojn "Out of the Picture" (Virago 2000) kaj "The Kindness",[5] eldonita en 2015, kaj kunlaboris al multaj eldonoj, interaliaj "Gas and Air" (Bloomsbury 2003), "Girls Night In" (Harper Collins 2000), "A Day in the Life" (Black Swan 2003), kaj "The Just When Stories" (Beautiful Books 2010).
Polly Samson verkis aŭ kunverkis 7 tekstojn de la 11 komunaĵoj de la albumo de Pink Floyd The division bell,[6]. Ŝi kunverkis la tekston de la kanto "Louder than words" sur la lasta albumo The endless river[7]. Kun la retrospektiva kredito donita al Clare Torry por la komponaĵo "The great gig in the sky"[6], ŝi estas la sola ina kunskribanto de la diskaro de Pink Floyd.
Ŝi ankaŭ verkis tekstojn por la du lastaj albumoj de David Gilmour: On an island[6], en kiu oni povas aǔdi ŝin kantanta kaj piananta en la kanto "Smile"[6], kaj Rattle that lock.