Polly Walker | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Polly Alexandra Walker | |
Naskiĝo | 19-an de majo 1966 (58-jaraĝa) en Warrington | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Alma mater | Drama Centre London (en) Bush Davies School of Theatre Arts (en) vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Laurence Penry-Jones (2008–) vd | |
Infanoj | 2 | |
Profesio | ||
Okupo | dancisto teatra aktoro filmaktoro vd | |
Aktiva dum | 1989– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Polly Walker (naskiĝis la 19-an de majo 1966 en Warrington, Cheshire) estas brita aktorino.
Ŝi komencis sian karieron kiel dancistino, sed vundiĝo je kruro devigis ŝanĝon de profesio en aĝo de 18 jaroj.
Ŝi unua roleto okazis en la kineja filmo Patriot Games en 1992, en kiu ŝi ludis teroristinon, kun aktoroj Harrison Ford kaj Sean Bean. En postaj filmoj, ŝi ludis kun Sharon Stone, Anthony Hopkins, Gwyneth Paltrow aŭ Maggie Smith.
Ŝi estas unu el kvar gefratoj. Walker havas du infanojn el pli frua rilato (Giorgio (n. 1993) kaj Delilah (n. 2000)). Ŝi vivas en Usono, en 2008 geedziĝis kun Laurence Penry-Jones.