La Polvosekego, aŭ en angla Dust Bowl, estis periodo de akraj polvoŝtormoj kiuj ege damaĝis la ekologion kaj agrikulturon de prerioj el Usono kaj Kanado dum la 1930-aj jaroj; forta sekego kaj malsukceso apliki sekfarmajn metodojn por eviti la ventajn procezojn (venterozio) kaŭzis la fenomenon.[1][2] Tiu sekego venis en tri tajdoj, 1934, 1936, kaj 1939–1940, sed kelkaj regionoj de altebenaĵoj suferis sekegajn kondiĉojn dum ĉirkaŭ ok jaroj.[3] Kun nesufiĉa kompreno de la ekologio de la ebenaĵoj, farmistoj estis kondukintaj etendan profundplugadon de la praa grundopinto en la Grandaj Ebenaĵoj dum la antaŭa jardeko; tio forigis la indiĝenajn, profund-radikajn herbojn kiuj normale estis retenintaj grundon kaj humidecon eĉ dum periodoj de sekegoj kaj fortaj ventoj. La rapida mekanizado de farmekipaĵaro, speciale per malgrandaj benzin-traktoroj, kaj disvastigita uzado de kombajna rikoltilo kontribuis al decidoj fare de farmistoj konverti aridajn herbejojn (multo el kio ricevis ne pli ol 10 250 mm da precipitaĵo jare) por kultivi.[4]