Polywell estas relative malmultekosta fuzia projekto en Usono, kiun mone apogas la Usona Mararmeo.
La ideo pri tiutipa fuzio venas de inĝeniero Robert W. Bussard. Temas pri apliko de proprecoj de la magneta kaj inercia fuzioj en unu projekto.
Ĉikaze, la magnetoj grupiĝas en vakuo ĉirkaŭ la centra elektrona nubo, por kunteni ĝin. La elektronoj, kiuj povas „eskapi”, sekvas la magnetkampajn liniojn en internon de la maŝino. Per enfermigo de pozitive ŝarĝitaj jonoj en la elektronan nubon, tiuj forte altiras kaj akcelas ilin, tiel estiĝas granda negativa elektra potencialo. La jonoj rotacias tiel plurmilfoje je sekundo tra la nubo. Ju pli jonoj ĉeestas tion, des pli granda estas la probableco, ke kelkaj kolizias en la elektrona nubo kaj fuzias: okazas kerna fuzio.
Oni konstruis la eksperimentan reaktoron „WB-6“ „Whiffelball 6“ kaj evidentiĝis, ke duonmiliardo da deŭterio-atomoj povis kunfandiĝi. Tio ne sufiĉis por produktado de elektra energio. Oni nuntempe (2010) konstruas pli grandan maŝinon (3 m anstataŭ 30 cm) kaj oni supozas, ke oni jam povas produkti pozitivian energian bilancon.
Kvankam la Usona Mararmeo, la rezultojn de la testo de WB-7 sekrethaltigis, ĝi financas kaj planigas la sekvan reaktoron (WB-8). Richard Nebel, la nova ĉefevoluigisto de la EMC2, atendas, ke plej malfrue en 2012 evidentiĝas, ĉu la Polywell-reaktoro konvenas en granda kvanto por energioproduktado.