Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Pomezí (apartigilo) |
Pomezí (Limberk) | |||
germane Laubendorf | |||
municipo | |||
Preĝejo de sankta Georgo en Pomezí
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Pomezí | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Polička | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Situo | Pomezí | ||
- alteco | 575 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 42′ 49″ N 16° 19′ 22″ O / 49.71361 °N, 16.32278 °O (mapo) | ||
Katastro | 25,28 km² (2 528 ha) Pomezí | ||
Loĝantaro | 1 306 (2024) | ||
Denseco | 51,66 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1265 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 569 71 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 578584 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Pomezí | |||
Retpaĝo: www.obecpomezi.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Pomezí situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 5 km oriente de urbo Polička. Vivas ĉi tie 1 306 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Polička, Květná, Vendolí, Radiměř kaj Stašov.
La unua skriba mencio pri Pomezí, ĝis la jaro 1950 nomata Limberk (germane Laubendorf) devenas el la jaro 1265. En akto, per kiu reĝo Přemysl Otakar la 2-a fondas la urbon Polička, estas nomata kiel lokigisto Konrád el Levendorf (Cunradus de Lewendorf), kio estis pli malnova formo de germana nomo de la vilaĝo. El la akto rezultas, ke tiam la vilaĝo kaj fortikaĵeto Levendorf jam ekzistis.
Sub la vilaĝo estis kelkaj grandaj fiŝlagoj, el kiuj ĝis nun restis nur la malsupra.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 667 |
1880 | 1 769 |
1890 | 1 828 |
1900 | 1 840 |
1910 | 1 871 |
1921 | 1 879 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 766 |
1950 | 1 277 |
1961 | 1 323 |
1970 | 1 255 |
1980 | 1 129 |
1991 | 1 040 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 058 |
2014 | 1 226 |
2016 | 1 236 |
2017 | 1 217 |
2018 | 1 229 |
2019 | 1 247 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 1 249 |
2021 | 1 251 |
2022 | 1 264 |
2023 | 1 290 |
2024 | 1 306 |
Preĝejo de Sankta Georgo, origine gotika el la unua duono de 14-a jarcento, estas en la jaro 1350 rememorata kiel paroĥa. Nuna preĝejo estas baroka, rekonstruita fine de la 17-a jarcento kaj sinsekve en la jaroj 1748, 1780 kaj 1942.
Ĝi estas ununava kun transepto, trilatere fermita presbiterejo kun du absidaj niĉoj je la flankoj kaj kun prisma turo en la okcidenta fronto. Fasadoj estas membrigitaj per lizenaj kadroj. En la presbiterejo estas barela volbo kun segmentoj, la ĥorejo estas ligna duetaĝa, la subtura antaŭĉambro estas volbita kruce sur krestoj.
Ekipaĵo estas rokoka el la dua duono de 18-a jarcento, la ĉefan altaron ornamas statuoj de Sankta Georgo kaj Sankta Floriano kun bildo de Sankta Georgo el la komenco de 19-a jarcento, plua bildo de Sankta Georgo estas sur la ĥorejo, orgeno estas ornamita per rokokaj lignoskulptaĵoj, baptujo devenas el la jaro 1728.
La ostejo, enkonstruita en tombejan muron, devenas el la 19-a jarcento, situas sur kvadrata plano, interne troviĝas bildo de Pieto. Apud la enirejo en tombejon estas du statuoj de anĝeloj el la jaro 1870.