Poniente Almeriense estas komarko en Hispanio, en la provinco Almerio. Ĝi estas foje nomita "Mar de plástico" (Plasta Maro) en la suda zono, ĉar estas praktike kovrita per forcejoj.
Kiel ĉe la plej parto de komarkoj de Hispanio, ankaŭ al tiu mankas administracia valoro kaj ne estas difinitaj formale kiuj municipoj integras ĝin. Tradicie tiu komarko estas formata de dek municipoj: Roquetas de Mar, Vícar, La Mojonera, Balanegra, El Ejido, Adra, Dalías, Berja, Enix, Felix.[1]
Ĝi estas en la sudokcidento de la provinco Almerio, lime norde kun la Sierra de Gádor, kun la Mediteraneo sude, oriente kun Almerio ĉefurbo kaj la Golfo de Almerio kaj okcidente kun la provinco Granado.
Municipoj | Loĝantaro (2017)[2] Loĝantoj |
Areo km² |
Loĝdenseco loĝ./km² | |
---|---|---|---|---|
![]() |
Adra | 24 697 | 90 | 274,41 |
![]() |
Balanegra | 2939 | 22 | 130,33 |
![]() |
Berja | 12 331 | 218 | 56,56 |
![]() |
Dalías | 3986 | 140 | 28,47 |
![]() |
El Ejido | 88 096 | 227 | 388,09 |
![]() |
Enix | 434 | 67 | 6,48 |
![]() |
Felix | 661 | 81 | 8,16 |
![]() |
La Mojonera | 8717 | 24 | 363,21 |
![]() |
Roquetas de Mar | 93 363 | 60 | 1556,05 |
![]() |
Vícar | 25 149 | 64 | 392,95 |